Novaĵoj

Vigla Esperanto-vivo en Mazara del Vallo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-27 13:34:18

Mazara del Vallo, la sicilia urbo, kiu gastigis la 79-an itala kongreson en aŭgusto 2012, plene meritas la nomon Esperanto-urbo. Post la germana Herzberg, en Italio, danke al la kunordigaj agado kaj laboro disvolviĝantaj en Centron por Esperanto kaj Interkulturo, aganta nome de Itala Esperanto-Federacio okazas grandskala kaj en si mem pionira laboro. Tre verŝajne ne plu vivas homo en la urbo, kiu ne scius ion pri Esperanto.

Kun la fervora subteno de la urbestro, ne nur en dekoj da klasoj okazas sistema instruado de Esperanto, sed formiĝis Esperanto-Centro kun oficejo; instruistoj kaj membroj de diversaj asocioj partoprenas en informprelegoj kaj kursoj pri la lingvo. Somere kun dekoj da tuturbaj publikaj prezentoj kaj koncertoj esperantistaj artistoj suriris la urbocentran scenejon kaj la partoprenantoj de la itala kongreso kun granda amaso de lokuloj kune ĝuis la vesperajn programojn. 

Ŝildoj en Esperanto kaj pri Esperanto komencas aperi en la stratoj de la urbo.

En tiuj ĉi semajnoj (novembro 2012) la loĝantoj, de infanetoj ĝis plenkreskuloj, kun la gvido de Kimie Markarian (JP-GB) lernas pri sorobano. Okazis surstrataj prezentoj, publikaj infromprelegoj, formalaj lernejaj lecionoj kaj praktikado. Ekz. en la mezgrada lernejo de J.Grassa Kimie, kun la helpo de Monique Arnaud (FR) proponis demonstri la uzon de sorobano al dudeko-trideko da lernantoj, sed venis al la prezento proksimume cent lernantoj. Postprezente en la sekvaj tagoj kelkaj klasoj en tiu lernejo ricevis pli profundan eblon praktiki la uzon de la japana kalkulilo. La junuloj ĝuis lerni pri sorobano kaj mire konsciis pri la graveco de tiu kalkulilo.
Similaj prezentoj kaj informado okazis en aliaj lernejoj, kluboj; belega afiŝo de Przemek W. informas la loĝantojn pri la programoj en vitrinoj, trinkejoj kaj vendejoj de la urbo.

Post la aŭgusta kultura Esperanto-festivalo, nun lernado pri la japana kalkulilo en la praktiko pruvas, ke la internacia lingvo estas bona peranto

inter diversaj kulturoj, do, valoras ĝin lerni. Kaj en Mazara ankaŭ eblas ĝin lerni.
Jam de pli ol unu jaro oficiale funkcias lernejaj Esperanto-kursoj, gvidataj de eksterlandaj volontuloj.

Nepre menciindas la nomo de la hungara Szabolcs Szilva, kiu komence dum kelkaj semajnoj volontulis en la urbo. Lin sekvis tre spertaj du instruistinoj, Márta Kovács (HU) kaj Svetlana Smetanina (RU) kiuj dum 4-5 monatoj laboregis en diversaj klasoj en la urbo antaŭ somero de 2012.
Ekde septembro Nina Pietuchowska (PL) transprenis la torĉon kaj agadas surloke ĝis komenco de decembro. En oktobro aliĝis al la teamo alia polo, Przemysław Wierzbowski kaj poste la francino Monique Arnaud kiu restos en la urbo inter la 3a de novembro ĝis la 19a de decembro kaj krom la instruado respondecos ankaŭ pri la Zamenhof-tagaj aranĝoj kaj festoj.
Edukado.net klopodas subteni la agadon de la kolegoj, kaj la redaktoro fieras pri tio, ke krom Marta Kovacs, ĉiuj surloke agantaj kolegoj partoprenis en ŝiaj trejnkursoj en la pasintaj jaroj, estas disĉiploj de Katalin Kovats kaj daŭre kunlaboras kun edukado.net. Ankaŭ pro tio okazis ke la entrepreno E-duKati aliĝis al la grandanima donaco de Synnöve Mynttinen kiu disponigis 500 libretojn de Poŝamiko al la lernantoj de Mazara. La sendadon financis Tamás Slezák el Hungario.
Certe bonvenas financaj helpoj, sed kelkfoje metodikaj konsiloj, ideoj pri poemetoj, ludoj, materialoj multe helpus la kolegojn. Vidu nian foruman parton kun tia ekzemplo.

Nia redakcio volonte ricevas kaj peras informojn pri la disvolviĝo de la laboro en Mazara, kaj kore gratulas kaj dankas ĉiujn kunlaborintojn kaj kunlaborantojn, inter ili aparte Brunetto Casini kaj Sara Spanò, kiuj estas la motoroj de la projekto kaj kiuj klopodas pri la ebligo de kontinua agado en la urbo kaj akirado de pliaj eŭropaj subvencioj por la eblo venigi pliajn instruistojn al la esperantigata Mazara del Vallo. 

La raporton kompilis el diversaj fontoj: Katalin Kovats

Aldonaj informoj, ligoj: 

Sur la unua foto: la teamo prepariĝas al la soroban-prezentoj: Przemek, Kimie, Sara kaj Monique en Mazara, sur la dua vi vidas surstratan informadon kaj sur la tria lecionon pri sorobano.  

Paĝo de la Centro sur Facebookhttp://www.facebook.com/ceimazara

Nia kolekto de iliaj fotojhttp://edukado.net/biblioteko/fotoj?al=35

Forumo kie ni kolektis kristnaskajn ideojn por Mazara: http://edukado.net/komunumo/forumo?k=23 

Informoj, artikolo, sonmaterialo pri sorobano:  http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=23452

KER-sesio en MOSKVO Al la listo 2-a Tutmonda Ekzamensesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.