Novaĵoj

Speciala intensa Esperanto-kurso en Vjetnamio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-24 15:10:51

Matene de la 17a de januaro 2013, ĉe VSK-lernejo, okazis inaŭguro de Esperanto-trejnado kurso. Kiel vi probable scias, VSK estas la mallongigo de Vjetnama Super-Knaboj. VSK infanlernejo por 3-6 jaraj geknaboj apartenas al la VSK-grupo estrita de ĝia ĝenerala direktorino Lai Thi Hai Ly.

VSK -grupo celas apliki la fruan lernadon ĉe infanoj eĉ antaŭ la naskiĝo. Ju pli la infano lernas, despli efika estas la rezulto. Kadre de tiu ĝenerala koncepto, VSK-grupo malfermas diversajn kursojn por interesuloj, precipe por geedzoj kiuj sendas iliajn infanojn al VSK-lernejo, aŭ novedziĝintaj paroj, kiuj intencas apliki la koncepton de frua lernado. Kadre de tiu koncepto, tiu ĉi Esperanto trejnado estas organizita por ke la gepatroj aŭ ontaj gepatroj povu instrui Esperanton al siaj infanoj kiel helpilo por lernado de pliaj aliaj lingvoj.

Plejparto de la 17 gelernantoj estas oficistoj okupantaj ŝlosilpostenojn en diversaj kampoj de aktiveco en la socio. Krom ilia gepatra lingvo, ili scipovas almenaŭ 2 el al jenaj lingvoj: angla, franca, hispana, ĉina. Dum 2-hora kurso, Hai Ly prezentis enkondukon al Esperanto, la aŭtoron de Esperanto, la flagon kaj la himnon de Esperanto. Oni lernis la unuan lecionon de Mazi en Gondolando, legis modelan leteron al amiko por sinprezento, adoptis individuan esperantan nomon. Estos kreita blogon ĉe Facebook por interŝanĝo nur en esperanto.

Post 2 horoj, ĉiuj kapablas korekte prononci ĉiujn Esperanto vortojn. Unu lernanto estas petata laŭtlegi la modelan leteron, kaj li diras, ke dank'al la unua leciono kaj lia scipovo de aliaj lingvoj, li komprenis pli ol duonon de la enhavo de la letero. Temas, do pri tre speciala kurso, kies lernantoj estas plene motivitaj, kies metodo estas tute nova, uzante Facebook kiel ludkorto por praktiki la lingvon. La kurso inkluzivas 16 du horajn kunsidojn kaj daŭras maksimume 3 monatojn. Tio estas defio por la kursgvidanto, la lernantoj kaj espereble, ĝi atingos atenditajn rezultojn.

Raportas: Nguyen Thu, estro de Trejna Komisiono de VEA, membro de vjetnama landa sekcio de ILEI

Ekkonu la revuon MONATO per libera elŝuto Al la listo La trudmesaĝisto estas forigita

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.