Novaĵoj

Denove sukcesa KER-sesio en Greziljono

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-28 14:47:57

Inter la 26a kaj 28a de aprilo okazis la 33a KER-sesio, ĉi-foje en Greziljono, Francio. Antaŭ la ekzamenoj Stefan MacGil, Christophe Chazarein kaj  Ŝtonĉjo (Pierre Soubourou) gvidis tutsemajnajn preparkursojn. La ekzamenon gvidis la por tiu celo alvojaĝinta Zsofia Korody. Kunekzamenis Français Lo Jacomo kaj Stefan MacGill.. 

Entute  22 francaj kandidatoj submetiĝis al la testado, 6 je B1 nivelo, 7 je B2 kaj 9 je C1. 

Francoj ankaŭ ĝis nun estis la plej ekzameniĝ-emaj (vidu la statistikojn) kaj denove 7 urboj kandidatiĝis por okazigo de la dua tutmonda ekzamenseio la 8an de junio 2013.. 

Gratulojn al ĉiuj kiuj kontribuis kaj partoprenis la eventon. 

Denove provadas ĝeni nin trudmesaĝulino Al la listo HURA! - Ni estas 3000-ope.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.