Novaĵoj

Interlingvistikaj studoj, instruista trejnado kaj ARKONES en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-22 21:26:27

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Dum la tria semajno de septembro la pola urbo Poznan reeĥas esperantan parolon, ĉar tradicie dum la semajno okazas la interlingvistika sesio jam ekde 1998 en la universitato Adam Mickiewicz kaj semajnfine la kultura aranĝo Arkones jam la 29-an fojon.
La aktuala interlingvistika grupo - inter ili tri brazilanoj, 2 svisoj, po unu germanino, rusino, hungaro kaj polo - komencis sian trian studjaron. Istvan Ertl prezentis panoramon de la nuntempa esperanta literaturo. La grupo laboris en tri specialiĝoj: pri internacia kaj interkultura komunikado (lingvistikaj kaj sociologiaj aspektoj) kun Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, pri literaturo (beletra tradukado) kun István Ertl kaj pri lingvopedagogio kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.

La trian specialiĝon eblis partopreni por la grupo de la unujara instruista trejnado  komuna aranĝo de IS de UAM, ILEI kaj edukado.net. La dekunu aliĝintoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kanado, Pollando kaj Portugalio) laboris fervore sub la gvidado de katalin Kovats pri metodologio de lingvoinstruado kaj speciale pri tiu de Esperanto. Ili konatiĝis ankaŭ kun tiklaj problemoj de la esperanta gramatiko fare  de Ilona Koutny kaj donace povis partopreni en kelkaj okupoj de la interlingvistika grupo.

Al la programo kontribuis Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI, nuna vicprezidanto de UEA, pri kursplanado surbaze de la kurso Esperanto etape. La merkreda komuna vespero okazis en bona etoso kun skeĉoj de Stefan MacGill, muziko de Suzanna Kornicka kaj komuna kantado ĉe tabloj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.


La semajfina aranĝo ARKONES proponis interesajn prezentojn kaj koncertojn por malstreĉigi la gestudentojn. Sed ankaŭ ili kontribuis al la programo: Mireille Grosjean, freŝe elektita prezidanto de ILEI prelegis pri interkultura instruado kaj ekzercis la interesiĝantojn pri Aikido; Ivan Colling raportis pri la brazila Steldomo kaj analizis la lingvoprojekton de Leibniz. Ankaŭ la instruistoj prezentis siajn aliajn flankojn: Katalin Kováts malkaŝis la sekretojn kial kaj kiel ŝi faras vitrajn juvelojn, poste ŝi streĉis la interesiĝantojn per la viva varianto de la RISKO-ludo, kiu furoras en edukado.net. István Ertl trafe parodiis la Strategian planon de UEA, kiun la antaŭan tagon prezentis Stefan MacGill.

Raportis: Koutny Ilona, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM

Jam estas kaj certe ankoraŭ venos fotoj, kiujn eblas vidi fine de la albumo de Poznan.

La unua ĉeesta RISKO dum ARKONES Al la listo Kunigu viajn lernantojn - TEJO-alvoko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.