Novaĵoj

Kunigu viajn lernantojn - TEJO-alvoko

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-21 17:21:41

Se vi instruas Esperanton al junuloj kaj vi ŝatus ke ili jam dum la kurso havu internacian kontakton, sciu ke vi ne estas sola.  

Por ke vi estu kunligita kun aliaj grupoj, bonvolu plenigi tiun etan formularon ĝis la 27a de septembro, kaj laŭ la informoj ni klopodos kunligi vin kun la plej taŭgaj aliaj grupoj.
Bonvolu klaki sur la ligilon por plenigi la demandaron: tinyurl.com/lernantojkune
Se vi gvidas plurajn kursojn, bonvolu plenigi la demandaron plurfoje.
Se vi ne jam havas grupon, sed ŝatus havi grupon, kaj bezonas helpon, konsilon, ni ankaŭ havas, skribu al edukado@tejo.org. (ĉiuj ideoj, komentoj, demandoj helpas!)

Dankas vin:   Petra Smidéliusz
TEJO Komisiito pri Edukado

Interlingvistikaj studoj, instruista trejnado kaj ARKONES en Poznan Al la listo La lasta ŝanco akiri duonpreze la DVD-on de La Universala Lingvo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.