Novaĵoj

Parolu kaj lernu - moderne ankaŭ Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2015-05-01 11:40:31

El la aprila numero de la Eŭropa Bulteno   


E@I kunlaboras lastatempe pri diversaj edukaj projektoj – unu el ili estas ĵus lanĉita: ― Speak and learn (Parolu kaj lernu) – aplikaĵo por plurfunkciaj telefonoj kaj tabulkomputiloj. En la lerniga aplikaĵo vi trovos 20 lingvojn, inkluzive Esperanton! La ĉefa ideo de la aplikaĵo estas kolekto de ĉ. 380 gravaj parolturnoj, frazoj, esprimoj, utilaj ĉefe por Erasmus-studentoj. Kompreneble uzi ĝin povas iu ajn por iu ajn celo.

La aplikaĵo estas senpaga, kaj uzebla por ĉiuj tri plej grandaj operaciumaj sistemoj iOS, Andoid kaj Windows. La aplikaĵo estas ĉefe kreita por uzado en plurfunkciaj (saĝaj) telefonoj, sed eblas ĝin funkciigi ankaŭ en tabulkomputiloj. Avantaĝo de la aplikaĵo estas, ke oni povas elekti lingvojn laŭbezone (kaj ŝanĝadi ilin iam ajn), do la aplikaĵo povas utili kaj lerni Esperanton, sed ankaŭ ajnan de la ceteraj 19 lingvoj. Aldone, estas ĝis nun relative malmultaj aplikaĵoj kun Esperanto, do des pli bonas, kiam nia lingvo aperas en tia ĉi pli granda projekto, kiu inkluzivas jam tuj 20 lingvojn.

Moviĝemo de junuloj pligrandiĝas danke al la programo Erasmus+. Tre ofte okazas, ke studentoj malfacile adaptiĝas al nova lando ĉar ili ne scipovas la lokan lingvon, kaj pro la komunikproblemoj aperantaj pro tio, ke la angla, germana aŭ franca, kutime instruataj kiel dua lingvo en lernejoj, ne estas parolataj de ĉiuj homoj en EU-landoj.


Estas tre utile havi bazan scion de la lingvo de la lando, al kiu la partoprenanto veturas. Koni la ĉefajn elparolregulojn kaj la plej tipajn frazojn bezonatajn en ĉiutaga komunikado jam multe helpas. La projekto kreis plurlingvan interagan aŭd-vidan produkton por lerni lingvojn: ―Speak and Learn‖. La produkto ebligas al lernanto lerni bazajn frazojn en konkretaj lingvoj, en niveloj A1 kaj A2.
 
La produkto ne bezonas daŭran konekton al la Interreto, la uzanto ĉiam havos la aparaton kun si (tamen tio signifas, ke vi bezonas ĉ. 260 MB da libera spaco en via telefono). La planata rezulto estas helpi al junuloj adaptiĝi al la lando, al kiu ili veturas danke al la programo Erasmus+. Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de la Eŭropa Komisiono.   Jen anglalingva reklamfilmo

Lastaj du tagoj por aliĝi al la Tutmonda Ekzamentago Al la listo Rekordaj ludantoj en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.