Novaĵoj

Startis la 4a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-29 15:07:12

Hodiaŭ, la 29an de majo komenciĝis la dua turno de la 4a Tutmonda Ekzameno. 

En la unua tago trapasis parolan ekzamenon 7 kandidatoj el la franca urbo Tuluzo. La ekzamenantoj Katalin Kováts el Nederlando kaj Márta Kovács el Hungario rete konektiĝis kun la sudfrancia ekzamenloko kaj ekzamenos la tieajn kandidatojn.  

La 30an de majo, sabaton, en 12 lokoj entute 91 personoj trapasos ekzamenojn, la plimulto la skriban parton, kelkdekoj ankaŭ la parolan, ties laboratorian kaj buŝan partojn. Je parola parto tra la reto havas eblon kvar lokoj: ankaŭ tiun tagon Tuluzo, plie alia franca urbo Limoĝo, Kuritibo el Brazilo kaj Subotica el Serbio. En Subotica ĉeestos la ekzamenon ankaŭ Stefan MacGill kaj helpos al Katalin Kováts en la parolaj ekzamenoj. La ceteraj denove ekzameniĝos antaŭ K. Kováts kaj M. Kovács.

Vi povas sekvi la eventojn sur la ekzamenpaĝo kie troveblas ligo ankaŭ al la fotoalbumo.

Sukceson al ĉiuj kandidatoj en Hago, Kuritibo, Lannion, Limoĝo, Maceio, Moskvo, Parizo, Seulo, Subotica, Tokio kaj Tuluzo kaj dankon al ĉiuj helpantoj kaj organizantoj. 

Vidu la fotoalbumon.

Raportoj

10-minuta televida intervjuo en Subotica, Serbio. 

Grandega sukceso de DUOLINGO Al la listo Nia lasta Grundtvig-seminario

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.