Novaĵoj

Aliĝu al la skajpaj lingvolecionoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-16 18:45:43

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj edukado.net organizas skajpajn prelegojn la 26an de septembro, sabaton kaj la 28an, lundon. Danke al la konferenca programo de skajpo ni ligas la diversajn prelegantojn kune kun la aŭskultantoj. Estas ĉ. 10 personoj (aŭ ligoj) kiuj povas sekvi la programon. Necesas ke la partoprenantoj havu skajpkonton, bonan retkonekton kaj mikrofonon. Havi kameraon nur por la prelegantoj gravas.

Ĝis nun ni havas sep programojn. Ili rilatas al la sekvaj lingvoj: itala, franca, ĉina, vjetnama, islanda, rumantsch grischun kaj la okcitana. Prelegos (respekte al la vico de la lingvoj): Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xueqin SHI (Neĝeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero kaj Christophe Chazarein. Du pliaj kursoj estas sub traktado.  

 

 

 


 

 
Renato, italo el GB Sylvain, franco el NL Neĝeta, ĉinino Thu, vjetnamo  Nicola, italo el IS MIreille Grosjean Kristof, franco

La detalan horaron vi povas vidi sur la paĝo SKAJPAJ PRELEGOJ

Se vi interesiĝas partopreni iun kurseton, bonvolu anonci vin en  la FORUMO.

Tiuj programoj estas oficiale registritaj en la paĝaro la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj, organizanto de la kampanjo kaj filio de la Konsilio de Eŭropo. 

HURA, ni sukcesis fari novan paŝon antaŭen! Al la listo Per memtestado vi povas helpi en grava lingvopolitika agado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.