Novaĵoj

Per memtestado vi povas helpi en grava lingvopolitika agado

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-10 15:43:36

 

 

Bone progresas nia agado ĉe la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj - instituto kunlaboranta rekte kun la Konsilio de Eŭropo. Ili organizas jam de 10 jaroj la Eŭropan Tagon de Lingvoj al kiu kampanjo ni ankaŭ ĉi-jare aliĝis. Danke al diversaj alvokoj de edukado.net jam pli ol 20 Esperanto-programoj estas listigitaj en la eventokalendaro, kiu nombro superas la 10 procentojn de la tuta listo. Ĉar ni ĉiuj enmetas la vorton ESPERANTO en la programtitolojn, ne eblas ne rimarki nian ĉeeston. 

Samtempe Katalin Kováts per oficiala petletero turnis sin al ECML por plifortigi la ĝisnunan kunlaboron kaj atingi ne nur tion, ke ECML publikigu kelkajn pliajn dokumentojn en Esperanto, sed oni aldonu Esperanton kiel laborlingvon inter la aliajn lingvojn de la paĝaro. Pasintjare tiu nia peto estis rifuzita kun la argumento, ke ĝis nun ili ne spertis, ke tiu lingvo vere mankas al la uzantoj de la paĝaro. Do, ni decidis nun pruvi la mankon. 

Nia ĉi-jara agado estas plurterena. 

1) ni tuj sendis plurajn tradukaĵojn, sen demandi unue ĉu ili akceptos kaj aperigos aŭ ne. 

2) ni organizas registradon de prilingvaj programoj por tiu ĉi monato kaj vidigas Esperanton sur ilia paĝaro 

3) ni kampanjas por ke esperantistoj ekuzu en la sekvaj tagoj la retan memtaksilon de ECML por ke ni lasu ankaŭ sur tiu parto de ilia paĝaro multnombrajn spurojn. 

Ni petas vin je registrado de lingvaj programoj ĉi tie kaj je memtestado. Tre utilus, se kiel eble plej multe da personoj testus sin en la sistemo. Atentu, Esperanto ne estas listigita inter la paĝarlingvoj, sed vi povas elekti lingvon, por vi bone konatan, supre en la koncerna paĝo kaj poste startigi la testprogramon mane indikante, ke vi volas testi viajn konojn en ESPERANTO. Ĝi ne estas (ankoraŭ) en la listo, sed eblas enskribi ĝin. 

La programo en si mem estas utila kaj interesa, sed ni nun petas vin provi ĝin por ke ni havu pli grandan ŝancon en nia lingvopolitika agado.  

Kontribuu al tio per kvinminuta memtestado kaj raportu pri la spertoj en la FORUMO. DANKON.

I

Aliĝu al la skajpaj lingvolecionoj Al la listo 27a Eŭropa rendevuo en Norda Francio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.