Novaĵoj

FAME-Kulturpremio por nia redaktoro

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-10-16 23:01:26

Kun ĝojo mi informas vin, ke la 16an de oktobro 2016, Katalin Kováts, la redaktoro de edukado.net ricevis prestiĝan premion en la germana urbo Aalen.
La FAME-premion oni aljuĝas por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon. Katalin ricevis ĝin ĉefe pro la kreado kaj pro sia multjara agado por la paĝaro edukado.net
La transdono de la kulturpremio de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen okazis kadre de granda kaj solena festo en la urbodomo de Aalen.
En la ĉeesto de ĉ. sepdeko da gastoj, esperantistoj, alvenintaj el diversaj partoj de Germanio kaj kelkaj el aliaj landoj, la premion transdonis al Katalin la urbestro Thilo Rentschler kaj la prezidanto de la FAME-Fondaĵo Andreas Emmerich. La laŭdparoladon faris Ulrich Matthias.
Kiel Katalin diris en sia dankparolado, kvankam la distingon ricevis ŝi mem, en la fokuso de la festo estas la instruado de Esperanto kaj trejnado de instruantoj. Ŝi dankis la aljuĝintojn pro tiu valorigo de ŝia agado kaj agnosko de la graveco de la instruista laboro.
La ĉ. 90-minutan feston sekvis bufedo, kie la gastoj vigle diskutis inter si, havis okazon paroli  kun la festato kaj konatiĝi ankaŭ kun la urbestro, kiu kun simpatio aplikis ankaŭ tiujn kelkajn Esperanto-esprimojn, kiujn li lernis el la dumfeste ricevita Poŝamiko de Katalin.
Specialan etoson donis al la festo, ke Katalin ĝuste en tiu tago havis sian naskiĝdatrevenon kaj ke ĉeestis la aranĝon ne nur ŝiaj edzo kaj filo, sed ankaŭ la patrino, alveninta el Hungario, kaj ŝia iama hungara studentino, Monika Molnar el Svislando.

Korajn gratulojn al la organizantoj de la festo, al la lokaj esperantistoj, kaj ĉefe al Karl Heinz Schaeffer kaj Utho Maier, kiuj kun granda atento prizorgis la gastigadon, montris al ni la urbon kaj, nelastkaze, la faman Esperanto-bibliotekon de Aalen, kie ili mem multege laboras. 

La sekretario de la Fondaĵo Edukado.net en la nomo de la estraro kaj en la nomo de la membroj kore kaj fiere gratulas al Katalin kaj deziras al ŝi pluan sukcesan agadon.

Fotoj pri la evento videblas en la publika Facebook-albumo, ĉi tie. 

Por komentoj bv. trovi la sube indikitan Gastlibron.

Raportis: Sylvain Lelarge, sekretario

Brilanto daŭre brilas en RISKO Al la listo Katalin baldaŭ gvidos seminarion en KVINPETALO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.