Novaĵoj

Edukado.net jam de 15 jaroj en via servo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-15 01:15:50

 

Antaŭ ses jaroj, en oktobro 2010, ni lanĉis la nunan paĝaron. Tiam la retejo estis rekonstruita

el la subtendonacoj de niaj membroj. Redankon al ĉiuj! Antaŭ 6 jaroj ĝi estis la tria versio de la retejo,

kaj tre moderna, (kion ni ne plu povas diri pri ĝi nun). Ni tamen bone sukcesas uzi ĝin

kaj eĉ nuntempe eblas realigi en ĝi novajn programpartojn kaj servojn. 


Tia novaĵo estas nia nova projekto EKPAROLU!, kiun ni oficiale lanĉas hodiaŭ. 

Ni atendas geonklojn kaj genevojn kaj esperas efike helpi al komencintoj en

la praktikado de parolado. Ni atendas kontribuojn, ĉu en formo de 

konkreta laboro, ĉu en mona subteno. Antaŭdankon. 

Ni havas ankaŭ alian surprizon. Tiu ĉi novaĵo atingis nin ĝuste

hodiaŭ. Ni sukcesis kunlabori kun nederlanda entrepreno, kiu akceptis aperigi 

Esperanto-version de sia porinfana kurso por apoj kaj android-aplikaĵoj. 

La android-versio jam elŝuteblas, la iOS-versio aperos post kelkaj tagoj. 

 


Ni nun havas entute: 4462 registritajn uzantojn el 131 landoj.  

Ne ĉiuj aktivas, sed tamen multaj uzas la retejon, elŝutas instrumaterialojn, 

ludas RISKO-n, registras kursojn kaj lernas en la KLERIGEJO

Ĝis nun al pli ol 1850 personoj ni ebligis trapasi KER-ekzamenon kaj plurcentoj

profitis el niaj kursoj kaj trejnadoj. Ni havas multajn kialojn por festi.  Do, ni festu!


Dankon al ĉiuj, kiuj sendis salutkartojn, lasis gratulojn en la Gastlibro, aŭ/kaj

subtenis nian agadon ankaŭ finance.  Ĉiujn niajn programojn kaj servojn ni devas konstrui kaj

teni funkciantaj el la donacoj de niaj membroj. Tial gravas, ke kiel eble plej multaj el vi helpu en tio. 

Se vi opinias nian laboron valora kaj subtenenda, bonvolu helpi per de tiu ĉi subtenpaĝon

Antaŭdankon kaj jubileajn salutojn sendas al ĉiu membro: Katalin Kováts, redaktoro 


La 100a viva panteonanino Al la listo 16 novaj premiitoj en la PANTEONO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.