Novaĵoj
Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-16 23:32:35
La Tutmonda Ekzameno, kiun ni planis por junio, bedaŭrinde ne povis okazi pro la pandemio.
Tamen meze de junio ni havis unusolan ekzamenon en La Chaux-de-Fonds (Svislando), en la lernejo Granda Ursino , kie 4 lernantoj trapasis ekzamenojn je B1 kaj B2 niveloj. La ekzamenon organizis surloke Mónika Molnár, la parolajn ekzamenojn okazigis Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.
La aliajn sesiojn ni ŝovis al novembra dato kaj la plimulto...
Programoj kaj ebloj dum la pandemio
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-12 14:06:19
Estimataj membroj de edukado.net, karaj kolegoj.
Mi esperas, ke vi ĉiuj bone fartas, sen perdoj kaj sen malsaniĝoj vi transiris bone la ĝisnunan periodon de la pandemio. Ni konscias, ke ĝi ne finiĝis ankoraŭ, ke en pluraj landoj la viruso ĝuste nun vaste kaj amase akiras siajn viktimojn. Kuraĝon al la koncernuloj!
La reguloj kaj prevent-paŝoj, la socia distanciĝo al ni ĉiuj ŝanĝis la vivon, aldonis multajn pliajn taskojn kaj samtempe igis nin ŝanĝi niajn vivkutimojn kaj rimedojn, ekzemple de interkomunikiĝo kaj partopreno en niaj sociaj cirkloj.
Avantaĝo estas,...
Novaj instruformoj en Ekparolu!
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-05-03 17:35:56
Dudeko da geonkloj de nia programo Ekparolu! kunsidis per la programo Zoom la 2an de majo. En la kunsido okazis taksado de la programo baze de la opinioj de la genevoj, kiuj finis la studojn ĉe Ekparolu!. Pri tiu temo baldaŭ aperos publika dokumento kun resumo.
La partoprenantoj konstatis ke Ekparolu! bone funkcias, sed mankas genevoj, estas multaj nemenditaj sesioj, sekve la programo bezonas esti...
Jam 12 kronvirusaj intervjuoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-05-01 07:52:08
En la pasintaj semajnoj nia redaktoro Katalin Kovats pretigis kaj publikigis 12 intervjuojn kun esperantistoj dise en la mondo.
La temoj estas diversaj, sed iel en ĉiu babilado aperas pandemiaj pensoj, raportoj aŭ solvoj por la problemoj, kiuj nun malagrabligas nian vivon.
Krom la malsano kaj disvastiĝo de la viruso vi povas aŭdi kiel diversaj organizaĵoj sukcesis plu labori ankaŭ malĉeeste. Margaret Zaleski-Zamenhof, kuracisto, rakontas ke ŝi "kaptis la viruson, sed ŝin ne kaptis la viruso". Kun Martin...
Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-04-29 01:51:25
Ni oficiale informas vin pri tio ke
la 9a Tutmonda Ekzamentago , planita por la 20a de junio estas prokrastita al la 28-a de novembro . Memkompreneble la ekzamenoj dum la kongreso kaj en la monatoj junio, julio kaj aŭgusto same ne povos okazi.
La kialo de la prokrasto estas la pandemio, kiu espereble post 6 monatoj ne malhelpos nin okazigi la ekzamenojn. La organizantoj akceptis la ŝanĝitajn datojn kaj ni aŭtomate transportos ankaŭ la jamajn aliĝilojn al novembro. Tiuj kandidatoj, kiuj...