Novaĵoj

Jam 200 mil kursanoj ĉe DUOLINGO

Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-24 11:13:16

Hodiaŭ, la 24an de novembro 2015 aliĝis la 200.000a Esperanto-lernanto ĉe Duolingo . Proksimume mil personoj aliĝas kaj 150 personoj finas la kurson ĉiutage.  Ni kore gratulas la kunlaborantojn! Pri la ĉefa kunordiganto, Chuck Smith, kaj la reta kurso vi povas legi en la decembra numero de la revuo Esperanto .  Ni petas ĉiujn instruantojn kaj kursgvidantojn elpensi manieron trovi tiujn novbakitajn Esperanto-parolantojn kaj envolvi ilin en la lokajn klubojn kaj...

Legi pli...

Forpasis Ewa Bondar

Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-27 10:05:14

  Kun tristeco ni informas vin, ke la 27an de oktobro 2015, en sia hejmo forpasis Ewa Bondar, tre konata pola Cseh-instruisto.  Ewa Bondar naskiĝis la 26an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko. Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola Esperanto-Asocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der...

Legi pli...

Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-03 20:58:23

                    Laŭ nia registrado funkcias momente 23 movadaj kaj 8 lernejaj kursoj en la mondo.  Espereble la vera situacio estas multe pli bona. Se oni ne raportas pri sia agado, ni ne povas referenci al la kursoj, nek pruvi, ke jes...

Legi pli...

Riĉa septembra programo en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-30 14:27:20

  Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones . La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. Arkones ofertas riĉan kulturan programon: viglaj muzikkoncertoj, interesaj spektakloj kaj filmoj, atentokaptaj prelegoj kaj ludoj amuzas la partoprenantojn. Aliflanke la prelegantoj kaj kelkaj partoprenantoj de la interlingvistika sesio kontribuas al la programo.  Ĉi-foje prelegis Vera Barandovska-Frank (pri slavaj planlingvoj), István Ertl (pri Beletra...

Legi pli...

27a Eŭropa rendevuo en Norda Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-06 20:12:40

        La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino: de sabato la 14-a ĝis dimanĉo la 15-a de novembro. Estos diversgradaj Esperanto-staĝoj kaj distraĵoj en amika etoso.  Inter aliaj Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, gvidos lingvan kurson. La Eŭropa Rendevuo de Stella estas la plej grava Esperanto-aranĝo en norda Francio! Aliĝu...

Legi pli...

1 ... 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.