Novaĵoj

LA ESTRARO DE UEA KUNSIDIS KUN SKAJPA ETENDO

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-03 22:11:11

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 538 2014-04-03 LA ESTRARO KUNSIDIS KUN SKAJPA ETENDO La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo de la 28-a ĝis la 30-a de marto, dum entute 21 horoj. Surloke ĉeestis ĉiuj escepte de José Antonio Vergara, kiu ŝparcele partoprenis la kunsidon per Skajpa konekto. Flanke de TEJO partoprenis Veronika Poór; ILEI-prezidanto Mireille Grosjean ne povis veni, sed ĉeestis Skajpe la traktadon de Kapabligo. Por ŝpari monon, la estraranoj dividis ĉambrojn en apuda hotelo kaj mem pagis parton de la manĝoj. ...

Legi pli...

UNESKO kaj Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-03 12:52:32

La Ĝenerala Direktoro de Unesko festas Internacian Patrinlingvan Tagon en ok lingvoj ... inkluzive Esperanton Ŝirmado kaj antaŭenigo de patrinaj lingvoj estas ŝlosiloj al monda civitaneco kaj aŭtentika reciproka kompreniĝo, laŭ Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, en ŝia mesaĝo okaze de la Internacia Tago de la Patrina Lingvo, la 21-an de februaro 2014. “Kompreni kaj paroli pli ol unu lingvon kondukas al pli granda kompreno de la abundaj kulturaj interagoj en nia mondo,” ŝi aldonis. Ŝia mesaĝo, kiu emfazis edukadon radikiĝintan en la kultura kaj lingva heredaĵo de junaj homoj, estas forta konfirmo...

Legi pli...

NASK kaj AMO-2 atendas vin

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-25 22:01:34

Aliĝu al NASK antaŭ la 1-a de aprilo, 2014, por ricevi la favoran kotizon! NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) 2014 okazos en la bela urbo Viktorio sur la insulo Vankuvero en Brita Kolumbio, Kanado (unuafoje en Kanado!). Ne maltrafu ĉi tiun bonegan okazon progresigi aŭ perfektigi vian regadon de Esperanto sub la gvido de spertaj instruistoj en bela ĉirkaŭaĵo. Por detaloj pri NASK 2014: http://nask.esperantic.org/ Por iom antaŭgustumi la NASK-etoson, spektu la videon de Fábio Monteiro (partopreninto en la pasintjara...

Legi pli...

Forpasis Geraldo Mattos

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-24 07:33:20

Kun bedaŭro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, eksa prezidanto de Akademio de Esperanto – cetere, akceptita en la Akademio en 1970, li estis ties dua plej antikva ano. Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao - PUCPR (li estas la aŭtoro de la teksto de la Himno de PUCPR). Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto - kun emfazo pri origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo;...

Legi pli...

Historiaj momentoj kaj rememoraĵoj el la Universitato de Amsterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-14 23:28:59

Kiel ni jam raportis, la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo gastigas nun ekspozicion de Esperanto-libroj. La malferma ceremonio okazis la 13an de marto en la ĉeesto de dudeko da esperantistoj kaj aliaj gastoj. La feston ĉeestis inter aliaj Rob Moerbeek, iama lekciisto en la universitato, kaj du el la tri estroj de la katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto: profesoro Wim Jansen, la ĵus adiaŭinta, kaj profesoro Federico Gobbo, la nova estro de la katedro. Post la inaŭgura parolado kaj...

Legi pli...

1 ... 28 29 30 31 32 33 34 35 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.