Novaĵoj

Interlingvistikaj studoj, instruista trejnado kaj ARKONES en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-22 21:26:27

                                      Dum la tria semajno de septembro la pola urbo Poznan reeĥas esperantan parolon, ĉar tradicie dum...

Legi pli...

Kunigu viajn lernantojn - TEJO-alvoko

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-21 17:21:41

Se vi instruas Esperanton al junuloj kaj vi ŝatus ke ili jam dum la kurso havu internacian kontakton, sciu ke vi ne estas sola.   Por ke vi estu kunligita kun aliaj grupoj, bonvolu plenigi tiun etan formularon ĝis la 27a de septembro, kaj laŭ la informoj ni klopodos kunligi vin kun la plej taŭgaj aliaj grupoj. Bonvolu klaki sur la ligilon por plenigi la demandaron: tinyurl.com/lernantojkune Se vi gvidas plurajn kursojn, bonvolu plenigi la demandaron plurfoje. Se vi ne jam havas grupon, sed ŝatus...

Legi pli...

La lasta ŝanco akiri duonpreze la DVD-on de La Universala Lingvo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-18 15:24:14

Restas nur du semajnoj por aĉeti la filmon La Universala Lingvo de oskar-nomumita reĝisoro Sam Green! La speciala oferto – du diskoj je la kosto de unu: 20 USD -- finiĝos la unuan de oktobro. Rapidu aĉeti la diskon por via persona kolekto kaj donacu la alian al via biblioteko, lernejo aŭ amiko! La Universala Lingvo estas 30-minuta dokumentfilmo produktita kun la financa subteno de ESF, kiu debutis en 2011 en la festivalo Sundance kaj ricevis tre bonajn reagojn de la publiko, prezentas la historion kaj la nuntempon de Esperanto vidata per la...

Legi pli...

Hungaraj Esperanto-instruistoj en la Monda Tago de Instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-17 19:06:09

La 5-an de oktobro 2013 Hungara Sekcio de ILEI okazigas sian tradacian Pedagogian Tagon honore al la Monda Tago de Instruistoj. Por la sabata programo estas bonvenaj intersiĝantojn, sendepende de tio, ĉu oni estas membroj de ILEI aŭ ne. La partopreno estas senpaga.  Programo / Program 9.30-10.00: Alveno 10.00-10.30: Stefan MacGill: Malfermo, Prezento de la retkurso: 'Esperanto etape' 10.30-11.00: Mireille Grosjean (skajpe): Ecoj kaj kapabloj de bona instruisto 11.00-11.30: Kováts Katalin (skajpe): "Lerni estas riski, riski...

Legi pli...

Elŝuteblaj novaj vortaroj - ĉefe por hungaroj, sed ne nur

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-12 09:13:42

Ni ĵus ricevis informon pri paĝaro kun elŝuteblaj vortaroj: Alklakinte la suban ligon vi trovas inter aliaj novan Esperantan-hungaran vortaron ciferecan por operaciumoj Vindozo7 kaj Vindozo8. Jen kelkaj ĝiaj karakterizoj: 1) Serĉado: a) en vortolisto b) en teksto de vortolistoj c) je teksteroj d) vortolistigo laŭ fakaj aŭ kvalifikaj vinjetoj. 2) La vortaro enhavas a) ĉiujn ĉefvortojn de la plej nova PIV, preskaŭ ĉiujn ĝiajn derivitajn kaj kunmetitajn vortojn b) fakvortojn el scienco kaj...

Legi pli...

1 ... 32 33 34 35 36 37 38 39 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.