Novaĵoj

Ni havu ne la Eŭropan, sed la MONDAN tagon de lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-05 12:09:03

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la  mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La alvoko sur la paĝo de la organizantoj ĉi-jare aperas en multaj lingvoj. Ĉu vi scivolas, kial ne ankaŭ en Esperanto? Verŝajne tial, ĉar malgraŭ multegaj alvokoj jare nur 5-6 Esperanto-eventoj estis registritaj ĝis nun, do, ili ne havas intereson okupiĝi pri nia lingvo....

Legi pli...

RISKO-novaĵoj: Valentin Melnikov en duobla rolo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 22:33:22

Apenaŭ estas novaĵo en la RISKO-ludo, ĉar en la unua loko finis la aŭgustan ludon denove  vmel (Valentin Melnikov) el Rusio. Tamen estas interese, ke   Barbulo , al kiu transiras la premio de Valentin, elektis ĝuste premion, kiu devenas de Valentin, nome la poemaron Eŭgeno Onegin , tradukitan kaj ofertitan por la ludo de Valentin. Tiel li ne nur cedas, sed ankaŭ en la reala vivo DONAS sian premion al  Barbulo ( József Cseh) el Hungario.  ...

Legi pli...

Edukado.net kaj Kapriol' pri la kultura diverseco

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 15:02:18

        La 30an de aŭgusto 2015 la direktoro de la paĝaro wwww.edukado.net ĉeestis la festan prezentadon de la nova KD "Niewelnacht Lieten" de frisa muzikgrupo Kapriol’. La kolekto entenas kantojn kaj dancmelodiojn bazitajn sur malnovaj frisaj fontoj. El ĉi tiu preskaŭ forgesita repertuaro, la grupo kreis buntajn, liberajn prilaboraĵojn el multaj muzikstiloj el diversaj regionoj kaj epokoj, kiel folko, renesanco, mezepoko, kelta...

Legi pli...

Risko en julio ankaŭ dum la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-01 23:02:46

Pro nia partopreno kaj laboroj dum la 100-a Universala Kongreso mi iom malfrue raportas pri la juliaj rezultoj de la RISKO-ludo.  En tiu ĉi monato partoprenis la ludon 121 personoj. En la unua loko finis la ludon du konkurantoj: euxgeno  (Eŭgeno Liĉaŭka el Belorusio) kaj nicolee   (Nicole Else el Aŭstralio), Ambaŭ gajnintoj estis jam premiitaj ene de la lastaj 12 monatoj, tial ilia donaco transiras al la sekva, ĝis nun neniam premiita ludanto Koninda  (Derek Roff el Usono). Koninda elektis muzikdiskon de...

Legi pli...

Raporto el Lillo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-29 10:52:44

Inter la 25a de julio kaj 1a de aŭgusto okazas en la franca urbo Lillo la 100a jubilea kongreso de Esperanto. Al ĝi aliĝis 2570 kongresanoj el 81 landoj.  Nia retejo edukado.net kontribuas al la riĉa programo per multaj eroj kaj laboro.  Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge gvidas paroligajn kursojn je du niveloj ĉiun tagon en du horoj. La kursoj estas tre sukcesaj, partoprenas ilin 70-80 personoj,...

Legi pli...

1 ... 42 43 44 45 46 47 48 49 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.