Novaĵoj

Lingvotaga surprizo - plia lingvopolitika sukceso

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-26 13:09:48

Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj.  Ni atendas vin je du programoj, lanĉitaj de nia paĝaro kaj registritaj ĉe la Konsilio de Eŭropo.  Ĉe Instruu vian lingvon   ni esperas legi informojn pri via lingvo.  Ĉe la Debato pri bona aŭ mava lingvo ni kolektas voĉdonojn , kaj en la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo ...

Legi pli...

Debato pri fumado

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-18 13:04:57

Ĉar la sekvan semajnon mi pasigos en Poznan, kie jam nun komenciĝis la 3-jaraj lingvistikaj studoj, krome defendos siajn laboraĵojn la 14 aliaj studintoj, ĉefe en la unujara instruista trejnado, mi havis la ideon dividi kun vi unu el la tie filmitaj provlecionoj. En la filmejo mi aperigis la sekvan filmon, kiu eble interesos vin kaj donos ideon por lanĉi novan paroligan ekzercon dum viaj kursoj. Se vi volas ricevi mesaĝon pri la novaj filmetoj, bv aboni tiun servon en la profilo. Kaj ne...

Legi pli...

Ĉu bona aŭ mava lingvo? Debato kaj voĉdono.

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-16 07:46:56

Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj ni lanĉis retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorge Camacho neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debate okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011.  Ni invitas vin spekti la debaton kaj partopreni en la reta diskuto kun voĉdoneblo pri la temo. La debato estas anoncita kiel oficiala aranĝo de la lingva kampanjo de la...

Legi pli...

Pretas la FILMEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-12 09:49:27

Mi deziras informi vin pri tio, ke ni finis la konstruon de la nova sekcio FILMEJO, kiu troviĝas en subsekcio de la BIBLIOTEKO:  Nia celo estas kolekti tie informojn pri Esperanto-temaj, el pedagogia vidpunkto, gravaj kaj interesaj filmetoj, publikigitaj aliloke en la reta mondo. Ni aperigos en la FILMEJO multajn erojn ankaŭ el niaj propraj filmetoj, sed priatentas la verkojn de aliaj kolego.j  La FILMEJO ebligas alfabet-vican rapidan trairadon de la listo, sed ankaŭ rapidan serĉon laŭ opcioj de kategorioj, aŭtoroj, rolantoj, kreodato...

Legi pli...

Parolu kun mi!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-11 18:11:40

1 ... 86 87 88 89 90 91 92 93 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.