Niaj jubileoj

 

 Puzlo-donacoj en la Zamenhofa jaro 

 

La 15-an de decembro estas la naskiĝdatreveno de Zamenhof, la Tago de la Esperanto-libro, sed ankaŭ la naskiĝdatreveno de nia retejo edukado.net. Ni funkcias jam de 16 jaroj! 
La paĝaro disponigas multajn servojn al la esperantistaro: kursmaterialojn, ĉeestajn kursojn, trejnadojn, organizas la KER-ekzamenojn, funkciigas la ludon RISKO, kadre de la programo Ekparolu! helpas per parolsesioj la komencintojn, registrigas Esperanto-kursojn, helpas trovi korespondpartnerojn, prezentas detalajn informojn pri artikoloj, libroj, kolektas diplomlaboraĵojn kaj per dekoj da aliaj agadoj laboras por helpi al esperantistoj lerni kaj lernigi nian karan lingvon. 
Por funkciigi la retejon ni bezonas financajn rimedojn. Ĝis nun ni sukcesis akiri la necesajn sumojn pere de donacoj kaj ni ne bezonis enkonduki membrokotizojn. Ĉu ankaŭ por 2018 estos tiel? 

Ni petas ĉiujn, kiuj taksas nian laboron grava kaj bona kaj povas finance subteni nin, sendi donacon en la sekvaj tagoj. PayPal, UEA-konto, banka ĝiro, ĉio eblas. Vidu la eblojn ĉe la subtenpaĝo.

Okaze de la Zamenhofa jaro ni lanĉas ankaŭ monkolektan kampanjon. 

La portreton de la majstro, desegnitan por edukado.net, fare de Richard Wagner el Belgio, ni tranĉigis je 117 pecoj, kiujn ni vendas. (Atentu, la numerigado ne estas laŭvica, sed hazarda, miksita!)
La minimuma kosto de unu peco estas 10 eŭroj. 
La liston de la jam venditaj numerigitaj pecoj vi povas vidi en la koncerna donacpaĝo. 
Kiam vi sendas monon bonvolu indiki ankaŭ la numeron, kiun vi elektas el inter 117. (Ekzemple Zamenhof-puzlo n-ro xx.) Por tio jen la FORUMO. 
Ni esperas, ke la tuta portreto kunmetiĝos ene de mallonga tempo, kiam ni vidigos ankaŭ tion, kiu kiun parton sukcesis "aĉeti".
Por la persono, kiu donacis la plej grandan sumon por unu peco, ni sendos ankaŭ la fizikan puzlo-ludon. 
Antaŭdankon por viaj donacoj kaj financa subteno de nia agado. 

Katalin Kovats, direktoro 

 

*****

Nia datreveno en 2015

La 15an de decembro estos la 14a datreveno de la lanĉo de edukado.net. 

Kiel en ĉiu jaro ni festas tiun tagon per du eventoj. 

La unua estas novaĵoj en la PANTEONO, nome  la publikigo de la nomoj kaj vivresumoj de la elektitaj personoj, kiujn pro ilia laboro surkampe de la instruado kaj disvastigo de Esperanto ni premias per enpanteonigo. La liston de la premiito de 2015 ni publikigos je horo 0:00 noktmeze laŭ griniĉa tempo, la 15an de decembro. 

La dua evento estas lanĉado de MONKOLEKTADO kadre de kiu ni petas niajn membrojn kontribui al la funkciigo de nia retejo, per mondonacoj ebligi riparojn kaj ampleksigojn de la programa flanko de la paĝaro kaj efektivigon de la konstruigo de kelkaj moduloj.

Por la jaro 2016 ni koncentriĝos je kvar gravaj partoj de edukado.net

Vidu la detalojn en la paĝo 2015

***********

 
Nia datreveno en 2014

Por ke ni vidu, ĉu vi aprecas nian laboron kaj la servojn de la retejo, ni invitas vin esprimi per financaj rimedoj vian opinion. 

Okaze de la 13a datreveno de nia funkciado ni deziras 'vendi' inter la membroj nian gigantan abion. Ĝi konsistas el 60 pecoj, kiujn vi mem povas vidi sur la foto. Ni distranĉis ĝin kaj volas rekonstrui kiel puzlon. Ĉu ni sukcesos remeti ĉiun eron ĝis Kristnasko? 

La pecoj havas numeron, por vi nevideblajn. Kiam vi donacas monon al la retejo, vi povas elekti el la sube listigitaj numeroj kaj tre baldaŭ via peco (de la elektita numero) aperos sur la arbo. Por tiuj, kiuj ne mem elektas numeron, mi, Katalin, lotumos. Pro dankemo ni deziras mencii vian nomon kaj la donacitan sumon. Se vi tion ne volas, aŭ nur parte volas, bv. tion aparte indiki. Fine de la kampanjo eblos ricevi la 'aĉetitan' pecon enplastigita kaj dediĉita.  

De tiuj, kiuj pretos donaci monon por la sekvontjaraj projektoj, ni petas uzi la eblojn, indikitajn sur la donacpaĝo. Bonvolu tiuokaze NEPRE en mesaĝo informi nin pri la donaco, ke ni tuj povu registri ĝin. Ĉiukaze koran antaŭdankon por ĉiu donaco kaj atento. 

 Kiel ĝiri monon legeblas ĉi tie.        

 

  Vidi la abion, la liberajn pecojn kaj la donacintojn eblas ĉi tie.  

 


 

 

Sur la nigra bildo videblas la skemo, al kiu mi algluos la aĉetitajn pecojn.

Post la fotado de la desegnita skemo (dua linio, unue foto) mi aldonis al la diversaj partetoj la hazarde dismetitajn numerojn. Poste mi fotis ankaŭ tiun ĉi, sed la foton mi, kompreneble, ne montras al vi nun. Mi alsendos tiun foton al la unuaj 3 donacintoj, por ke ili povu kontroli la kampanjon. 

La verda abio estos distranĉita kaj ekde la 12a de decembro povas komenciĝi la aĉetado. 

La tuta disvolviĝo de la kampanjo sekveblos sur la paĝo: 

                                 2014 - Abio.

 

 

2013 

Pri la naskiĝdatrevenaj mesaĝo kaj petoj bv legi nian anoncon. 

2012

 

Ĉi-jare ni ne havos torton, ne vendas tortopecojn kaj ne organizas feston. La redaktoro kaj deko da regulaj kontribuantoj de la paĝaro simple atendas kaj esperas, ke vi esprimos vian valorigon de nia laboro en la speciala loko de la FORUMO kaj trovos manieron festi nin. Ni dankemas pro ajna gesto kaj formo de subteno. La salut-anoncon de la redaktoro, verkitan okaze de la 11a datreveno, bv. legi inter la novaĵoj. 

2011

Festu kun ni!  La 15an de decembro 2011 edukado.net estos 10-jara. Ni preparis torton kaj konkurson. Bonvolu trovi ilin ĉi-sube.




Bonvolu gustumi nian naskiĝtagan torton kaj vidi la donacintojn  

 

 

 

 

Post la elĉerpiĝo de la granda torto ni per kuketoj regalas niajn gastojn dum la jubilea jaro.

Bv. trovi ĝin ĉe la paĝo de la kuketoj..

    

 Jen al Jubilea konkurso.

  Limdato por la solvoj: la 18a de decembro, 2011, 23a horo CET. 

  Premioj: senpaga partopreno en la vjetnama kurso kaj valoraj librodonacoj. 

 

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.