Forumo

TemojPri edukado.net11 jaroj pasis, sed kiel plu?

Katalin
afiŝita je 2012-12-15 02:00:48

Mi ŝatus scii vian opinion pri la paĝaro, scii kiugrade ĝi kontribuas al via laboro, al la instruado de Esperanto aŭ al via pluperfektiĝo.
Kiujn aferojn vi ŝatas, kiujn pliajn servojn vi ŝatus trovi sur niaj paĝoj?
Kiugrade edukado.net mankus, se ĝi malaperus?
Kiel vi mem povus kontribui al ĝia plua funkciigo?

Entute kio estas por vi edukado.net?

Antaŭdankas vin pro via respondo la redaktoro, Katalin Kovats

fransoazo
afiŝita je 2012-12-15 17:19:45

Dankon, Katalin, pro via utila demando.
Fakte mi ne multe uzas la retpaĝaron sed mi (averaĝe) ĉiusemajne konsilas la retligon al iu.
Se mi havus regulan taskon de instruistino de Esperanto, certe mi uzus la grandan bibliotekon de instrumaterialoj.
Se vi permesas al mi esprimi proponon, mi aldonus la kategorion "Verka - poezia kaj proza" en la serĉparametrojn: http://edukado.net/instrumaterialoj?dat[tipo]=-1&dat[kategorio]=Literatura&dat[verkintoj]=&dat[lingvo]=-1&dat[solvoj]=-1&dat[klarigoj]=-1&dat[serchvorto]=&sendi=%20Ser%C4%89i
Amike kaj kore,
Françoise NOIREAU

Katalin
afiŝita je 2012-12-15 17:31:38

Dankon, Françoise. Mi notis vian proponon. Amike, Katalin

Licxjo
afiŝita je 2012-12-15 17:40:56

Ni vivas en malfacilaj tempoj por diversaj projektoj. Mi alte taksas kaj valorigas la materialojn en Edukado.net, sed efektive malofte uzas ilin, kvankam mi sufiĉe ofte trarigardas. Sed por mi mem, mi emas respondi al konkretaj demandoj. Ekzemple, se vi dirus "Mi bezonas X-om da mono de Y-om da personoj", mi certe donacus . . .
La materialoj kiujn vi kreis kaj kolektis estas kiel trezoro . . . nepre konservindaj kaj pliampleksigindaj.
Tial mi ŝatus starigi defion: mi kontribuos al edukado.net € 100, se dudek aliaj homoj same promesos. Ĉu vi, Katalin, povus informi min kiam vi ricevos la aliajn 20 promesojn? Mi tuj pagos, kion mi ŝuldas.
Liĉjo

Katalin
afiŝita je 2012-12-15 17:48:13

Dankon, Liĉjo pro viaj mesaĝo kaj propono.
Konkretaĵojn mi ankoraŭ ne povas anonci, ĉar mi mem ne scias kiel decidos ESF pri la plua subteno, kunlaboro, ktp.
Tuj kiam mi ricevos reagojn (la traktadoj daxras jam de majo) mi konsultiĝos kun specialistoj, ankaŭ kun la membroj kaj ellaboros projekton kiun mi komunikos kun la eblaj solvoj.
Memstariĝo tamen estas malfacila afero, kaj kuraĝi tiel decidi mi unue devas scii je kiom da homoj mi povas kalkuli en la senco de morala subteno, kaj eventuale en la senco de regula financa subteno.
Via propono plaĉas al mi kaj esperas, ke troviĝas sufiĉaj personoj simile subtenemaj....
Mi certe informos vin pri la momento, kiam ni atingis la necesan kvanton. Danke, Katalin

Rioklarido
afiŝita je 2012-12-15 17:49:27

Kara Katalin, karaj aliaj gekunlaborantoj de Edukato.net,
mi deziras tutsimple gratuli vin pro via laborado, por ke Edukato.net fariĝu tutcerte unu el la plej bonaj Esperanto-interretpaĝaroj de la movado.
Mi pensas, ke multaj homoj, mi mem, foje uzas ion kaj eĉ ne pensas pridanki la iniciintojn de efika ilo por lerni, instrui, kaj plibonigi nian nivelon de la Internacia Lingvo.
Do: gratulon, dankon - kaj kuraĝon por la proksimaj jaroj.
Jozefo (Rioklarido)

mifonto
afiŝita je 2012-12-15 17:53:00

Tiom da energio postulis jam 11 jaroj da "edukado.net"...Nepre daŭrigu kaj restu plej longan tempon kiel eblas... Kun vi kaj Sylvain ni kantu "zimezum"...

Desmares
afiŝita je 2012-12-15 18:19:27

Jes, mi ege uzas vian retejon, preskaŭ ĉiusemajne kaj mi ankaŭ ege bedaŭros se ĝi estus fermita.
Mi gratulas kaj dankas vin kaj la aliajn kunlaborantojn por viaj zorgoj kaj klopodoj. Daŭrigu!
Kaj mi deziras al vi bonan finjaron.
Francis Desmares

salutnomo
afiŝita je 2012-12-15 18:20:03

Gratulon pro la gravaj atingoj de tiu paĝaro!
Amike,
Luiza CAROL

raffadalbo
afiŝita je 2012-12-15 19:02:40

Vi demandas la opinion de ĉiuj... Do mi donos la mian.

Mi eklernis Esperanton nur en 2011 (per lernu.net) kaj mi registriĝis al Edukado.net nur ĉi-jare. Do mi ne havas bonan konon de tiu retpaĝaro.

Sed tuj mi spertis du kontraŭajn sentojn:
- ke la celo estas bonega kaj utilega
- ke malfacilas sin orienti kaj eĉ kompreni

La ĉefa malfacilo por mi estis ke oni ne trovas tion kion oni antaŭsupozas. Ekzemple: Kio estas sub la sekcio "Ekzamenoj"? Nenio kio helpos la komencanton. Se oni volas scii kie oni faras la ekzamenon, aŭ al kiu oni devas skribi pri ekzamenoj, aŭ se oni volas trovi dokumentojn pri ekzamenoj, oni ne trovas tion. Mi faris Esperanton ekzamenon en majo 2012 (en Italujo, kun IEI, ĉe IEF); kaj malgrandan ekzamenon sur lernu! Ambaŭ ne estas menciitaj sur Edukado.net: la ekzamenoj de lernu.net ne ekzistas, la ekzamenoj de la itala IEI ne ekzistas.

Kie supozeble devus esti ili? Sub UEA KER? Sub "naciaj ekzamenoj"? Alie? "Bonvolu reporti" diras la retpaĝo. Kaj mi reportis. Sed neniu respondis. Ne eĉ por diri: "naciaj ekzamenoj estas alia afero".

Aliflanke, aliaj sekcioj estas pli utilaj - ekzemple biblioteko. Ili povas pliboniĝi, kiel ĉio; sed ili estas jam tre utilaj.

Fine, mi opinias ke ĉeestas bonaj kaj malbonaj flankoj.

La malbonaj flankoj estas (laŭ mi):
1) por la ĵusvarbitoj necesas pli da direktado
2) kelkaj sekcioj bezonas kontrolojn / aldonojn
3) se oni skribas "bonvolu reporti" oni devas respondi al la reporto

La bonaj flankoj estas (laŭ mi):
1) la ideo
2) la biblioteko
3) la estonteco: kiel pri semo oni ne devas juĝi la nuntempan semon sed la estontan arbon, tiel mi pensas ke la nuntempa retpaĝaro plialtiĝos

Amike

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.