Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 341

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
1

Seksismaj Elementoj en la Lingvo Esperanto

Ĉi tiu esploro analizas la evoluajn tendencojn de seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto. Malgraŭ sia origino kiel neŭtrala kaj justa helpa lingvo, Esperanto montras seksismajn fenomenojn en sia praktika uzo. La esploro celas analizi ĉi tiujn elementojn, kompreni iliajn historiajn kaj kulturajn kuntekstojn, kaj esplori ilian evoluon direkte al seksa egaleco. Seksismo manifestiĝas en diversaj aspektoj de la socio, inkluzive ekonomion, kulturon, politikon kaj edukadon. En la kampo de lingvo, seksismo signifas la uzadon de lingvaj formoj aŭ esprimoj kiuj reflektas aŭ fortigas seksisman ideologion aŭ sintenon. Determini kio estas seksisma lingvo dependas de la socia kunteksto, la intenco de la parolanto aŭ skribanto, kaj la sento de la aŭskultanto aŭ leganto. Ĉi tiu studo fokusas al identigo kaj priskribo de seksismaj elementoj en Esperanto, kaj taksas ĉu ili evoluis al pli egalecaj formoj tra la tempo. Ĉefaj trovoj montras ke plej multaj radikoj en Esperanto estas seksneŭtralaj, kaj ili ekhavas sekson per morfemoj kiel "vir-" (nur por bestoj) kaj "-in-". Kritikistoj argumentas ke la sufikso "-in-" ekzistas ekskluzive por virinoj, dum la vira termino restas la baza, reflektante enan seksismon. Malgraŭ proponoj por neŭtralaj morfemoj kiel "-iĉ-" kaj "-ip-", ili ne ricevis vastan akcepton. Aldone, en Esperanto mankas seksneŭtrala triapersona pronomo. La uzo de "li" por nekonata sekso aŭ "ĝi" por homoj kaŭzis kritikon. Neologismoj kiel "ri" kaj "ŝli" aperas, sed restas neoficialaj kaj malofte uzataj. La komparo kun la ĉina kaj la angla lingvoj servas kiel referencoj por malkovri kaj kompreni la seksismajn elementojn en Esperanto, ekzamenante malsamajn esprimojn de sekso kaj seksneŭtralajn vortojn en ĉi tiuj lingvoj. Tiuj komparoj donas komprenon pri eblaj evoluoj kaj reformoj en Esperanto, montrante malsamajn manierojn kiel seksismaj elementoj povas esti traktataj kaj neŭtraligitaj. La studo uzas kvantan lingvistikon por fari diakronan analizon de seksismaj elementoj en Esperanto. Ĉi tiu aliro inkluzivas ekzamenon de granda korpuso de tekstoj el diversaj periodoj por identigi ŝanĝojn en la uzo de sekso-markitaj vortoj kaj morfemoj. Statistikaj metodoj estas uzataj por kalkuli la frekvencon kaj longecon de sekso-markitaj vortoj, provizante komprenon pri iliaj uzotendencoj tra la tempo. Aldone, kompleksaj retaj kaj vektor-spacaj modeloj estas aplikataj por fari grandskalajn aŭtomatajn analizojn de vortkuntekstoj, rivelante ŝanĝojn direkte al pli neŭtrala lingvouzo. Ĉi tiu studo kontribuas al esperantologio per aplikado de nova metodologio kaj provizado de kompreno pri la evoluo de la lingvo rilate al seksa egaleco. La rezultoj celas subteni internajn lingvajn reformojn kaj respondi al kritikoj pri la supozeble seksisma strukturo kaj vortprovizo de Esperanto.

Esperantologio
Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LI, Bochuan2024PL - Pollando2024-06-30 09:34:49
2

«Flamigadante la fajron»: La arĥivoj esperantistaj kiel lingvokomunumaj arĥivoj

Andrew Flinn kaj la brita Community Archives kaj Heritage Group popularigis la koncepton de komunumaj arĥivoj, kiu estas kritikita kaj pro la hibrida kaj neorgana naturo de tiuj heredaĵkonglomeraĵoj kaj por la nedifino de la koncepto mem de ‘komunumo’. La profunda studo de la koncerna bibliografio el postmoderna vidpunkto malkovras, ke, unuflanke, la koncepto de lingva komunumo tute forestas en tiuj diskutoj, kiuj neniam traktis iun ajn arĥivon dediĉitan al la dokumentado kaj identeco de lingva komunumo; krome ili neniam konsideris ankaŭ lingvan justecon, kvankam la aktivula kaj protesta funkcio de tiuj arkivoj fariĝis ilia ĉefa karakterizo. Aliflanke, arĥiv-teoriistoj montris sin nesentemaj al la problemo de lingva diskriminacio ĝis la malkaŝa esprimo de antaŭjuĝoj, kiujn socilingvistiko difinus kiel ‘lingvismon’, kaj ankaŭ nesentemaj al la konstruita naturo de arĥivaj terminologioj, al iliaj diferencoj inter lingvoj, al ilia uzo de popolaj polisemaj anglaj esprimoj kiel ekzemple «collection» kaj «community», al la arbitreco de supozite esencaj dikotomioj kiel ekzemple «fonds/collection» aŭ «archives/manuscripts», kaj al la esencismeco de la difino mem de ‘arĥivo’. Por vastigi la teorion de komunumaj arkivoj kaj igi ĝin aplikebla al la problemo de lingva diverseco, ĉi tiu studo ĉerpas konceptojn el la malkonstruismo de la filozofo Jacques Derrida kaj el la teorio pri komunumaj arĥivoj kiel ekzemple ‘simbolan neniigon’ kaj ‘paŭzostrukturojn’ por analizi la arĥivojn de kolektivo kiu havas la duoblan karakteron de lingva komunumo kaj socia movado por lingva justeco: la esperantistaro. Specife, ĝi entreprenas priskriban kaz-esploron de la evoluo, organizado kaj agadoj de Esperanto-arĥivo situanta en Svisujo per la analizo de publikigitaj kaj arĥivaj dokumentoj, duonstrukturitaj intervjuoj kun koncernaj informantoj, kaj partoprenanta observado, por identigi la servojn kiujn ĝi provizas al sia komunumo. La rezultoj estas komparitaj kun alia lingvokomunuma arkivo, la Yiddish Book Center. Ambaŭ havas komunajn trajtojn, kiel la gravan instruan funkcion, la pligravecon de bibliografiaj materialoj, kaj la implican funkcion decentri kaj relativigi la nacian identecon. Aliflanke, karakterizo de Esperantaj arĥivoj, kiu ne kongruas kun la difino de komunumaj arĥivoj kiel ‘sendependaj’, estas la nerezisto al cedo de la fizika gardado de siaj kolektoj al publikaj arĥivoj. Malgraŭ ĉio, ili estas ‘kontraŭ-arĥivoj’ en la senco de vehikloj de reformprojekto por la tuta socio kiel en la kazo de arĥivoj de sociaj movadoj. La studo finiĝas per esplordemandoj kiuj povus gvidi la kunlaboron de publikaj arĥivoj kun la Esperanto-komunumo kaj krome kun aliaj komunumaj arĥivoj.

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

FERNÁNDEZ ASENSIO, Rubèn2023ES - Hispanujo2024-05-03 06:22:03
3

Ĉu Esperanto povus esti la vivŝnuro, kiun bezonas la lingva diverseco? : Implicoj de la uzo de la angla kaj Esperanto kiel lingua franca

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MUÑIZ GARCÍA, Marlén2023ES - Hispanujo2023-11-22 15:47:40
4

Denaskismo en Brazilo: speciala dulingvismo

Resumo. Ekzistas diversaj tipoj de dulingvismo, kaj eĉ de plurlingvismo (situacio, en kiu unu homo parolas tri lingvojn aŭ pli). Ĉi tiu studo celas analizi specialan tipon de dulingvismo: denaskismo, kiu okazas, kiam homo parolas, ekde la naskiĝo Esperanton kaj alia(j)n lingvo(j)n. La celo de la esploro estis nur unu lando: Brazilo (la lando de la esploristo). Oni malkovros la averaĝan aĝon, la lernejan situacion de la denaskuloj kaj de iliaj gepatroj, kaj la metodon plej uzatan en tiu lando por lernigi Esperanton denaske, tio estas, ĉu ekzemple la metodon UPUL (unu persono, unu lingvo) aŭ USUL (unu situacio, unu lingvo). Pri la religio, ni malkovros, ĉu veras, ke la plejmulto de la brazilaj denaskuloj estas spiritismaj. Oni vidos, ĉu la denaskuloj tie havas Esperanto-amiko(j)n. Ni ekscios ĉu la lernejo havis specialan influon al la lernado de Esperanto. Kaj kiu(j)n alia(j)n lingvo(j)n oni instruas al la denaskuloj. Oni vidos iliajn hobiojn kaj plej ŝatatajn lernobjektojn. Kaj fine, en kiom da landoj la infanoj ĝis nun vojaĝis, kaj ĉu ili havis menciinda(j)n fakto(j)n/sciojn pri sia plurlingva eduko. Ni havos vastan portreton de la situacio de la denaskuloj en Brazilo nuntempe. Per interretaj enketiloj, 16 denaskaj esperantistoj estis intervjuataj, kaj la rezultoj estis komparataj al tiuj de aliaj eŭropaj esploroj.

Esperantologio
Historio de Esperanto-Movado
Interlingvistiko
Alia

(YAMAGUCHI) WERNECK DIAS, A. Emerson2021PL - Pollando2023-02-27 14:37:57
5

La francaj originoj de Internacia Katolika Asocio: IKUE

Mallonga priskribo de la rilatoj inter Esperanto kaj kristianismo antaŭ 1903. Resuma vivo de P-ro Emile Peltier (1870-1909), la prafondinto, kun traduko de multaj eltiraĵoj el la unua numero de "Espero Katolika". Longa ĉapitro pri la frua esperanto ekumenismo (antaŭ 1910). Komencoj de IKUE , kun P-ro Richardson kiel unua prezidanto. "Skiza" historio de IKUE ĝis la 1980-aj jaroj, insistanta pri la ekumena flanko. Multaj ilustraĵoj (ricevitaj de s-ro Jean Amouroux, Perpignan).

Internacia lingvo kaj religio

LAVARENNE, Christian1987FR - Francujo2022-12-25 23:48:28
6

Proponoj de J. A. Komensky pri la internacia lingvo

La ĉeĥa filozofo kaj pedagogo Komenio estas konata ankaŭ kiel lingvisto kaj kiel aŭtoro de projekto de internacia lingvo. Li studis ambaŭ principojn de ekesto de internacia interkomprena sistemo - aprioran kaj aposterioran. Tiuj ideoj estas priskribitaj unue en la verko "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" - katolika konsulto pri reboniĝo de homaj aferoj - kaj precipe en ĝia parto "Panglottia", li parolas konkrete pri eblecoj de ekesto de internacia lingvo. Liaj proponoj ne estas tro originalaj el lingvistika vidpunkto kaj ne temas pri iu fakte konkreta propono komparebla kun similaj projektoj de tiu-tempaj lingvistoj aŭ filozifoj, kiel ekz.: Hartlib, Descartes, Leibnitz. Sed valora estas antaŭ ĉio lia ideo envicigi internacian lingvon en la kompleksan edukan kaj rebonigan sistemon, kiu servus al kreligo kaj eduko de la tuta homaro.

Interlingvistiko

BARANDOVSKÁ, Vĕra1975CZ - Ĉeĥujo2022-12-11 16:56:31
7

Tempo kaj aspekto en la verbaj markiloj. La kazo de konstruita lingvo : esperanto.

Tiu studo analizas Esperanton laŭ la aspekta kaj tempa aspektoj, kaj aparte priesploras la problemon de la valoroj de la pasivaj formoj -at- kaj -it-. Unue, la celo estas montri ke tiu konstruita lingvo povas esti studata samkiel ĉiuj aliaj naturaj lingvoj. Ĝia statuso ne implicas artefaritecon. Ĝi respektas la kriteriojn de natureco, do ĝi estas kongrua kun la homa funkciado. Tio aparte validas pro ĝia regulemo, tra leksiko, fonologio, sintakso kaj eĉ konjugacio. Tamen, tiu reguleco de la konjugacio ne validas se oni deziras distingi inter verbaj markiloj kaj aspektaj markiloj. Fakte, tiu terminologio ne estas taŭga por plimulto de la lingvoj, inkluzive Esperanto. Tiu laboraĵo pristudas la verbajn finaĵojn kiel markiloj ligitaj al enunciativaj operacioj. Tio ebligas konstrui regulan sistemon, kvankam la surfacaj valoroj ne ŝajnas regulaj. La hipotezo estas ĉi tie la distingo inter markiloj por aserto (-as, -is kaj -os), markiloj por tempa lokigo (-ant, -int- kaj -ont-), kaj markiloj por pasiva diatezo (-at-, -it- kaj -ot-). La diferencoj inter ĉiu tipo de markiloj dependas de la vokalo kiu estas uzata. Tiuj diferencoj de funkciado klarigas kial la markilo -at- ne havas simetrian funkciadon kiel -it-.

Esperantologio

COTINET, Agathe2019FR - Francujo2022-09-30 16:52:37
8

Pri Revoluciuloj kaj Teknologiemuloj: Perado, Spaco kaj Tempo inter Esperanto-Parolantoj

Surbaze de longdaŭra etnografia kampolaboro inter Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj –plejparte, sed ne nur, en Parizo – mia disertacio demandas: kiel povas la Esperanto-komunumo kaj movado praktike ekzisti, se Esperanto-parolantoj estas ĉie en la mondo kaj, kelkfoje, ne kunhavas multajn komunajn interesojn krom la lingvo, kiun ili parolas? Kreita en la fino de la deknaŭa jarcento kaj historie subtenata kaj de intelektuloj kaj de maldekstraj aktivuloj ekde ĝia kreado, Esperanto nuntempe ankaŭ interesigas junulojn per sia interreta uzo. Iĝante pli ol lingvo, Esperanto kreigis ampleksan kaj geografie dispelitan parolkomunumon, lingvon-bazitan socian movadon, kaj diversajn kosmopolitajn principojn kaj specojn de sociumado ligitajn al ĉi tiu lingvo. Mi celas kontribui al debatoj pri kosmopolitismo, tutmondiĝo, internacia komunikado, internacia cirkulado kaj vojaĝado kaj esperoj pri estonteco, samkiel pri politika, interreta kaj lingva aktivismo, per analizo de perspektivoj de Esperantoparolantoj kaj esperantistoj. Emfazante la kontrastajn ideojn, kiuj asertas Esperanton kiel 'afero de la pasinteco' kaj 'la lingvo de la estonteco', mi studas la manierojn, kiujn la lingvo estas uzata nuntempe, pere de ĉiutagaj praktikoj, kiel peranto inter homoj de malsamaj naciecoj kaj lingvaj fonoj. Francio, ĉefe Parizo, estas loko kie miaj esplordemandoj koincidas kun naciaj debatoj pri politiko kaj lingvoj. Tio kreas fruktodonan medion por analizi kiel Esperanto estas ofte rigardata pere de engaĝiĝoj kun tradiciaj sociaj movadoj kaj politikaj agadkaŭzoj (kiel komunismo, anarkiismo kaj pacismo) aŭ, alimaniere, kiel intelekta ludo kaj ilo por konstrui sociumecajn retojn kiuj transiras la limojn de la franca teritorio. El ĉi tiuj diskutoj, mia ĉefa argumento estas, ke la efemera naturo de la materialiĝoj de la Esperanto-komunumo estas tiu kiu igas engaĝiĝojn kun ĉi tiu lingvo aparte allogan kaj produktivan por siaj parolantoj kaj subtenantoj.

Esperantologio
Historio de Esperanto-Movado
Interlingvistiko
Internacia lingvo kaj socipolitiko

FIANS, Guilherme2019GB - Britujo2022-09-28 08:34:30
9

"La Urbo de l'Esperanto" : Historia enkonduko al la demokratia lingvistiko

Vidu la enhavtabelon : " SOMMARIO", p. 2 ĉe academia.edu/41441571/_La_Città_dellEsperanto_Introduzione_storica_alla_democrazia_linguistica Jen la komenco de la itallingva resumo : ABSTRACT Questo lavoro rintraccia il proprio senso in un documento, presentatomi in giugno 2018 dalla dott.ssa Beatrice Vissani, responsabile per la biblioteca della Sezione di Ricerca Linguistica, Letteraria e Filologica (SeLLF) dell’Università degli Studi di Macerata. Curiosamente, la dott.ssa Vissani, a conoscenza..

Esperantologio
Historio de Esperanto-Movado
Internacia lingvo kaj socipolitiko

GIORDANO, Alessio2019IT - Italujo2022-09-25 19:26:32
10

Ĉu Esperanto? Kiu lingvo estas tiu?

Konsiderante la mankon de verkoj, kiuj traktas pri Diskurso-Analizo rilate la diskurson pri disvastigo de Esperanto, ĉi tiu tezo havas kiel ĝeneralan celon analizi la diskurson pri disvastigo de Esperanto de L. L. Zamenhof, problematigante la reprezentadojn, kiuj aperas per la efikoj de signifo pri la lingvo. La korpuso konsistas el sep eltiraĵoj el tradukita versio de la teksto “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”. Ĝi baziĝas sur la hipotezo, ke la lingva prezento en la disvastiga diskurso de Esperanto transiras pozitivisman interdiskurson kaj koloniismajn kaj naciismajn diskursajn formaciojn, kiuj, ekskludante temojn pri subjektivigo, identeco kaj lingvokultura diverseco, povas rezultigi neakcepteblon de la propono de internacia lingvo. Por atingi la proponitan celon, la analizo estis farita surbaze de la arkegenealogio de Foucault kaj de la perspektivo de la franca skolo de Diskurso-Analizo. La problematigoj estis efektivigitaj sur la lumo de teoriuloj kiel Auroux (1998; 2008), Gadet kaj Pêcheux (2010) kaj Milner (2012) por pripensoj pri "universala lingvo"; Authier-Revuz (1990; 1998), pri heterogenecoj en diskurso; Foucault (2009;2010; 2014; 2016; 2017a; 2017b ), por subteni la analizon, bazitan sur arkeologio, potenco/scio-rilatoj, rezisto kaj subjekto; Coracini (1991), por trakti politikan diskurson kaj sciencan diskurson; inter aliaj. La tezo estas dividita en tri ĉapitrojn. La unua prezentas la produktokondiĉojn de la diskurso de Zamenhof; en la dua, estas prezentitaj la teoriaj metodologiaj aspektoj, kiuj gvidas la esploradon; kaj la tria estas la analizo mem. En la analizo, per la efiko de signifoj, el la diskurso de Zamenhof aperas jenaj lingvaj reprezentadoj, kiuj estas ankaŭ reprezentoj de Esperanto kiel internacia lingvo: a) kiel publika spaco, kiu permesas politikan ekzercadon, per politiko de amikeco; b) kiel "lingvo-nacio", "imaga teritorio"; c) kiel reala situigebla spaco por poziciigi rilatojn, "glosotopio"; kaj d) kiel translingvo "per se". Surbaze de la konfirmo de la hipotezo, oni komencas de la tezo, ke potenco/scio-rilatoj estas konsiderinda obstaklo al la adopto de Esperanto kiel internacia lingvo, precipe kiam la disvastiga diskurso prioritatas la pozitivisman interdiskurson, marĝenigante la problemigon de identecaj problemoj.

Alia

EDUARDO, Andréa Marques Rosa2021BR - Brazilo2021-10-21 21:47:37
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.