Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
311 | Membroj de esperantistaj kuboj en LodzoLa aŭtoro esploris la agadon (dokumente, observe kaj enkete) de 5 Lodzaj Esperanto-kluboj. Interesis lin ĉefe motivoj entrepreni la lernadon de la lingvo Esperanto kaj membriĝi al la koncerna esperantista klubo. Lian atenton turnis ankaŭ la realigo de individuaj, personoj bezonoj de la klubanoj. Alia | ZARZECKI, Eugeniusz | 1966 | PL - Pollando | 2011-07-02 07:00:34 |
312 | Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj).La disertacio, bazita sur analizo de ĉ. 10 mil paĝoj da tekstoj en Esperanto, montras ligojn inter la E-kulturo kaj E-lingvo; estas traktitaj premisoj por la kultura/estetika/emocia ingrediencoj en E-lingvaĵoj, specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj kaj ilia reflektiĝo en la lingv(aĵ)o, analizita lingva personeco de t.n. tipa esperantisto, vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto kiel la plej ampleksa specimeno de uzado de la lingvo por estetikaj/emociaj celoj, k.a. Esperantologio Interlingvistiko Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MELNIKOV, Aleksandro S. | 2004 | RU - Rusujo | 2010-10-11 15:25:15 |
313 | Principoj de Genezo kaj Evoluo de Frazeologio en Esperanto kaj en Etnaj Lingvoj.Ĉapitro I: Historio kaj Teorio de la problemo: kompara frazeologio kaj planlingvoj (PL); specifaĵoj de frazeologio en PL; metaforeco en PL; idiomeco kaj frazeologio; fundamentaĵoj de Esperanta frazeologio; ĉefaj prifrazeologiaj verkoj; frazeologio de Esperanto, ktp. Ĉapitro II: Proverbaro Esperanta- frazeologia bazo de Esperanto-historio; strukturo de proverbaro; komponantaro de frazeologiaj unuoj; sintaksaj modeloj; semantiko; sinonimio kaj varieco ; antonomio; deveno de unuoj; krea laboratorio de L. Zamenhof, ktp; Ĉapitro III: Frazeologio post-zamenhofa: originoj kaj fontoj; gramatika aspekto de frazeologiaĵoj; frazeologia derivado; polisemio; ĉefaj procedoj en Esperanto-frazeologio, ktp. Konkludo Bibliografio Aldono: Rusa-Esperanta vortareto de frazeologiaj ekvivalentoj.(La aŭtoro) Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MYASNIKOV, Leonid | 1989 | RU - Rusujo | 2011-11-08 14:34:44 |
314 | Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto.Esperantologio | KOLKER, Boris G. | 1985 | RU - Rusujo | 2017-01-07 18:44:20 |
315 | Vortfarado en EsperantoEnhavo de la disertacio: a) Enkonduko; b) Simpla vortfarado; c) Derivado (analizo de sufiksoj kaj prefiksoj); d) Kunmetado. Modeloj de kunmetado; e) Konkludo Esperantologio | GADIROVA, Dilara | 1978 | RU - Rusujo | 2010-10-26 20:26:45 |
316 | Lingvistika analizo de la esprimrimedoj de poezia parolo (surbaze de la materialo de Esperanto kaj franca lingvo)Titoloj de la ĉapitroj: a) Enkonduko; b) Teoriaj aspektoj de la apero, funkciado kaj literaturaj specifaĵoj de la internacia, helpa planlingvo Esperanto; c) La poeziaj tradukoj en Esperanto en komparo kun alilingvoj tradukoj; d) Originala Esperanto-poezio; e) Konkludoj Esperanta literaturo | LUKJANEC, Dina Grigorjevna | 1983 | RU - Rusujo | 2010-11-29 22:35:49 |
317 | Principoj de kompilado de la Granda Rusa-Esperanto Vortaro.En la enkonduka parto de la verko estas priskribataj rusa-Esperantaj kaj Esperanta-rusaj vortaroj, eldonitaj de 1887 ĝis nuntempo, kaj ankaŭ gravaj Esperanta-Esperantaj kaj eksterlandaj dulingvaj Esperantaj vortaroj. En la ĉefa parto de la verko estas pritraktataj tiaj problemoj de kompilado de la Granda Rusa-Esperanta Vortaro, kiel kompilo de vortlisto, principoj de organizo de la vortartikolo kaj dislokigo de vortoj en la vortaro, tradukaj problemoj, prigramatika artikolo kaj gramatikaj indicoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | SEVCENKO, Elena | 1987 | RU - Rusujo | 2011-06-20 06:41:23 |
318 | La misio de Oomoto en esperanto. Nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma majtreja atendado al religia dialogoOomoto estas unu el la novaj japanaj religioj. Dum sia historio Oomoto plurfoje ŝanĝiĝis. Dum la periodo 1925-1932 Oomoto aktive misiis en Parizo helpe de Esperanto. Nuntempe la religio laboras por religia dialogo. La disertacio klopodas klarigi la ŝanĝiĝojn en la religio. Internacia lingvo kaj religio | NORDENSTORM, Leif | 2002 | SE - Svedujo | 2017-07-26 11:56:24 |
319 | Esperantisma pontoreligio. Studo pri religiaj trajtoj en la frua epoko.Historia-hermeneutika esploro pri la fontoj de la interna ideo kaj ĝia evoluo, pri la religiaj ideoj de Zamenhof kaj iliaj diversaj formuloj kaj pri cetera religia influo al la frua esperantismo. Konkludo: Esperanta Hilelismo estas la plej taŭga nomo por la religiaj ideoj de Zamenhoj kaj uni el la fundamentaj ŝtonoj de la esperantismo. Internacia lingvo kaj religio | HENRIKSON, Hans | 1980 | SE - Svedujo | 2011-02-06 21:06:28 |
320 | Valenta modelo de verbo el kontrasta vidpunkto en la slovaka, la germana kaj en EsperantoLa laboraĵo komparas du naturajn lingvojn (la slovakan, la germanan) kaj unu konstruitan lingvon (Esperanton) je morfo-sintaksa nivelo. Ĝi okupiĝas pri problemaro de valento kaj valenta modelo ĝenerale kaj konsideras ankaŭ specifajn trajtojn de la unuopaj lingvoj. Skize estas priskribitaj historio de la nocio valento kaj la plej gravaj valentaj teorioj. Estas analizita valenta modelo de kvin germanaj verboj (machen, nehmen, schenken, geben, arbeiten) laŭ la Valenta vortaro de germanaj verboj (2004) de Helmut Schumacher. Ni skize okupiĝas ankaŭ pri eblaj ŝanĝoj en valenta strukturo de verboj kaj trajtoj de jena problemo kadre de la unuopaj lingvoj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | NOSKOVÁ, Katarína | 2009 | SK - Slovakujo | 2011-09-05 08:06:42 |