Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
81 | Internacia lingvonormigo en la tekniko, aparte en la elektrotekniko. La nacia lingvonormigo kaj ĝia ĝeneraligoInternacia lingvo kaj scienco | WÜSTER, Eugen | 1931 | DE - Germanujo | 2014-07-06 14:35:17 |
82 | Kiam Esperanto estas prenata je la vorto. Pri la vorto kaj la sintakso en la planlingvo Esperanto.La disertacio esploras la rilatojn inter iuj lingvaj universalaĵoj, la interlingvistika ideologio de d-ro Zamenhof kaj la formo donita al Esperanto sur la sintaksa nivelo, priskribante la morfologion kaj la sintakson de la vorto. Morfologia priskribo forma kaj kvanta de la naturaj lingvoj estas komparita al Esperanto. La planlingvaj projektoj Interlingua kaj Novial kaj la "praesperantoj" estas interkomparitaj. La rezultoj priskribas la du funkciojn de la vortklasaj finaĵoj kaj la vorton surbaze de sintakso kaj de semantiko.La teorio pri la ekzisto de semantikaj vortklasoj estas diskutata en tiu kadro. La du funkcioj de la vortklasaj finaĵoj kondukas al reanalizo de la estiĝo kaj de la morfosintakso de la Esperanto-afiksaro. La konkludo estas, ke planlingvo utiligas malsamgrade la gramatikajn nivelojn(morfologio, sintakso, ktp.) troviĝantajn en la naturaj lingvoj. (la verkinto) Esperantologio | SOSNIECKI, Jan | 1989 | DK - Danujo | 2011-11-21 07:30:54 |
83 | Esperanto: lingvo kaj komunumo en la XXI jarcentoAntropologia esplorado pri la esperanta komunumo kaj la opinio de aliaj homoj pri kio estas esperanto. Oni kombinas serĉado de informo (libroj, artikoloj, ktp.), enketoj inter junaj homoj (17-29) ne-esperantistoj kaj intervjuoj pri esperantaj kaj ne-esperantaj de diversaj aĝoj. Oni komencas je la esperanta historio kaj lingvistiko. Poste, oni analizas la antaŭjuĝojn, kiujn junuloj havas pri Esperanto; la kialojn, kial ili forlasas Esperanton; la kialojn, kial ili ekas lerni ĝin; kia estas la komuna profilo de la esperantisto; kiel la interreton kaj la pandemion influis al la esperanta komunumo; kaj estas la hipotezo ke se la lingvo estus finfine internaciigita, la Esperanto komunumo (kiel ni scias) ĉesus senti sin tiel unuiĝinta (uzante la koncepton de "communitas" de la antropologisto Victor Turner). Alia | BRASAL AREVALILLO, Jorge David | 2021 | ES - Hispanujo | 2021-10-09 11:07:00 |
84 | Ĉu Esperanto povus esti la vivŝnuro, kiun bezonas la lingva diverseco? : Implicoj de la uzo de la angla kaj Esperanto kiel lingua francaInstruado/edukado kaj internacia lingvo | MUÑIZ GARCÍA, Marlén | 2023 | ES - Hispanujo | 2023-11-22 15:47:40 |
85 | La francaj originoj de Internacia Katolika Asocio: IKUEMallonga priskribo de la rilatoj inter Esperanto kaj kristianismo antaŭ 1903. Resuma vivo de P-ro Emile Peltier (1870-1909), la prafondinto, kun traduko de multaj eltiraĵoj el la unua numero de "Espero Katolika". Longa ĉapitro pri la frua esperanto ekumenismo (antaŭ 1910). Komencoj de IKUE , kun P-ro Richardson kiel unua prezidanto. "Skiza" historio de IKUE ĝis la 1980-aj jaroj, insistanta pri la ekumena flanko. Multaj ilustraĵoj (ricevitaj de s-ro Jean Amouroux, Perpignan). Internacia lingvo kaj religio | LAVARENNE, Christian | 1987 | FR - Francujo | 2022-12-25 23:48:28 |
86 | La internacia lingvo IDO (reformita Esperanto) kaj ĝia apliko al farmakologiaj sciencojInterlingvistiko | LAURENT, Jean | 1935 | FR - Francujo | 2011-09-08 05:12:00 |
87 | Utileco kaj eblo de la adopto de internacia helpa lingvo en medicinoLa lingva problemo en internaciaj rilatoj de medicino. La ĝenerala prblemo de internacia lingvo kaj la avantaĝoj de Esperanto. Konkludo: Esperanto taŭgas kiel internacia lingvo por medicinaj temoj. Internacia lingvo kaj medicino | CORRET, Pierre | 1908 | FR - Francujo | 2010-10-10 22:24:45 |
88 | Efektivigo de morfo-sintaksa analizatoro de EsperantoUnua parto de efektivigo de informatika programo (logiciel en Turbo Prolog, lingvo de artefarita inteligenteco), celante la prilaboron de Esperanto por ĝia uzado en artefaritaj tradiksistemoj aŭ en interfaco por la kominikado homo/maŝino. Tiu ĉi parto esence traktas la morfologian rekonon. Disertacio de D.E.A. (Diplomo de profundaj studoj), nun preparata, traktas la sintaksan analizon. Esperantologio | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1991 | FR - Francujo | 2011-11-15 09:36:28 |
89 | Bazo-Lingvo por la aŭtomata tradukadoInformadiko kaj Esperanto | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1992 | FR - Francujo | 2011-11-16 07:29:13 |
90 | Pri internacia helplingvo rilate al la homaj rajtojhomaj rajtoj, juro Alia | FAUVART-BASTOUL, Louis | 1902 | FR - Francujo | 2010-10-13 19:24:45 |