Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
101

La uzado de la volitivo en Esperanto laŭ la "ekzercaro" de Zamenhof

Prezento de la kelkdek frazoj en la Ekzercaro kun "u"- finiĝaj verboformoj. Ties klasigo laŭ la kuntekstoj de "u": en nedependaj propozicioj aŭ post "ke", ktp.; ankaŭ la radiko de la verbo estas parto de tiu kunteksto de "u". Diskutado de eventuala ia signifa unueco de "u" en la diversaj okazoj (oni emas jese respondi kaj eĉ sugestas unuecon aŭ specialan proksimecon kun "n"). Diskutado de la demando, ĉu"u" estas unu monemo(t.e.signero); jesa respondo estus tre malfacila, kvankam ebla (depende de iuj principoj kaj metodaj elektoj). Starigo de la demando, kie kuŝas la malfacile pridubebla unueco de "u" se ĝi ne estas unu monemo.Oni emfazas interalie la apartigon inter la imperativaj uzoj de "u" ( la sensubjekta) kaj la certeraj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 05:46:24
102

Recenzo de : J.C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

Recenzo de "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kun abundaj komentarioj pri diversaj punktoj tuŝataj en tiu libro. La recenzo estas ĝenerale tre laŭda. Oni tamen forte kritikas malĝustan komprenon pri la rilatoj inter vortoj kaj vortetoj kaj pri la samsignifeco inter vortoj fakaj kaj nefakaj, pro kiu estas misprezentata unu esenca trajto de la lingvo kaj kiu emigas al danĝera ŝeligo de la nombro de vorteroj. Oni rekomendas reeldonadon, ankaŭ en aliaj lingvoj, post ŝanĝoj pri tiuj temoj kaj post korekto de kelkaj detalaĵoj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:21:16
103

Kelkaj vortaroj de la lingvoj franca kaj esperanto

Detala priskribo de kelkaj votaroj dulingvaj aŭ plurlingvaj kun la lingvoj franca kaj esperanto, ekde la vortara folio aldonita al la Unua Libro de Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:41:33
104

La instruado de Esperanto.

Unua parto: Pravigo de Esperanto en la lerneja instruprogramo Diskuto pri la socia kaj eduka avantaĝoj de Esperanto Kial scio de Esperanto verŝajne plibonigas la konon de lernejano en lingvoakiro ĝenerale Dua parto: Mallonga superrigardo de diversaj manieroj instrui fremdajn lingvojn, kun aparta referenco al Esperanto Preparo de instruprogramo (silabuso) Instrumetodoj kaj kelkaj sugestoj por produkti instruhelpilojn

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

IBBOPSON, John1990GB - Britujo2011-12-05 07:13:58
105

Esploro pri la uzo de Esperanto kiel interlingvo en projekto de perkomputila tradukado.

La problemoj de perkomputila tradukado estas diskutataj kaj estas motivita la propono uzi Esperanton kiel interlingvon en sistemo de perkomputila tradukado. Estas priskribitaj kaj la aliro de komputila lingvistiko kaj tiu de artefarita inteligento al perkomputila tradukado. Estas priskribita kaj analizita la strukturo de Esperanto en formo taŭga por komputado. La reguleco de Esperanto nature kondukas al evoluigado de strukturita vortaro. Por modeli la Esperantan gramatikon estas skribita kaj uzita parsalgoritmo. Estis provizitaj iloj por generi anglan elementon de Esperanta sintaksa arbo, proceso kiu enhavas manipuladojn kiel ekzemple ŝanĝon de vortordo aŭ de kazo. Fine kelkaj konkludoj estas faritaj surbaze de la rezultoj kaj aro da plibonigoj, aldonoj kaj evoluoj estas proponitaj. /traduko de la anglalingva resumo de la aŭtoro/

Informadiko kaj Esperanto

BEN-AVI, Stephen1977GB - Britujo2010-10-18 20:45:42
106

Ĝis revido: Prilaborado de porkomencanta vidbendkurso en la internacia lingvo Esperanto

La disertaĵo prezentas la tekston de proponata ok-leciona porkomencanta vidbendkurso. Kompaktdisko enhavas la plenan tekston (en Esperanto) kun filmita specimena leciono. La ĉapitroj de la disertaĵo esploras i.a. la rolon de vidbendo-materialo en la klasĉambro kaj kiamaniere ĝin ekspluati.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

GUBBINS, Paul2003GB - Britujo2010-10-20 20:39:33
107

Ekspert-sistemo por semantika senambiguigo de misformita teksto en Esperanto-bazita interlingvo por maŝintradukado (Swesil)

La projekto de Distribuita Lingvo- Tradukado utiligas modifitan subensemblon de Esperanto kiel inter-lingvon por maŝintradukado de informivaj tekstoj inter naturaj lingvoj. Teksto enmetita en la fontlingvo estas sintakse analizita de fontlingva modulo, kaj poste transdonita al interlingva modulo por semantika senambiguigo. La tasko de la semantika modulo estas identigi la plej verŝajnan sintaksan frazanalizon. Estas utiligita interplektita (interaga) semantiko, en kiu la sintaksa kaj semantika modiloj havas simbiozan interrilaton. Vortsignifojn reprezentas semantikaj vektoroj - ilia ebleco esprimiĝas pere de testpoentara semantiko kaj teknikoj de neklara logiko laŭ Zadeh. Konstruprincipoj estas evoluigitaj surbaze de la literaturo pri psikolingvistiko, semantiko kaj komputalingvistiko; ekspertsistema konstruplano estas prezentita en Prolog. Plua aspekto de la laboro estas ekspertsistemo por konsekvencec-kontrolado, uzanta teknikojn de vektora interkontrolado. Simpligita parto de la sistemo estas efektivigita en Micro-Prolog, kaj kelkaj komencaj rezultoj pri la senambiguigo de dudek kvar signifoj de "time flies" (sen sintaksa antaŭ -procezado) provizas bazon por kuraĝigo pri la pluevoluigo de la sistemo.

Informadiko kaj Esperanto

FANTOM, Ian1985GB - Britujo2010-10-23 21:49:56
108

Sociologia studo de la Esperanto-Movado

Mankas ĝenerale nacilingva informado pri Esperanto por interesitaj nespecialistoj. Ĉi tiu libro deziras plenigi tiun mankon. La libro sisteme analizas la historion de Esperanto el sociologia vidpunkto kaj speciale atentigas pri la fakto, ke multaj apogantoj de Esperanto ligas la lingvon al pli larĝaj valoro-orientigoj, kiel paco kaj internacia solidareco. La movadajn celojn la aŭtoro ekzamenas en la historia kunteksto de internaciaj rilatoj, precipe en Eŭropo. Alia interesa temo estas diskuto pri la evoluo de lingvoj kaj sociologia analizo de la Ido-skismo. En la dua parto, la situacio de Esperanto en Britio estas detale priskribita.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

FORSTER, Peter G.1977GB - Britujo2010-10-25 21:16:30
109

Rakonto de 2 Ligoj: Esperanto kaj la Ligo de Nacioj 1914-1922

Historio de Esperanto-Movado

SURMON, Tyron2020GB - Britujo2020-03-19 16:19:12
110

La Esperanto-movado: ekzemplo de kolektiva lingva higienado por pli justa ordo komunika

La aŭtorino analizas la Esperanto-movadon kiel specon de agadoj por "Verbal Hygiene" (lingvo-higienado), koncepto proponata de la brita socilingvistino Deborah Cameron,

Internacia lingvo kaj socipolitiko

YOSHIDA, Naoko1997GB - Britujo2021-05-10 06:56:56
1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.