Procezo

Kiel disvolviĝas la studado?
La tempo kaj la ritmo de la studado dependas de la kandidatoj. La kursoj funkcios senĉese, sendepende de la tagoj, festoj, ferioj ktp.

La rajtigitaj studentoj havos je sia dispono unu-du jarojn (depende de la kursoj) por fini la komencitajn retajn studojn kaj aldonajn du jarojn por fari la finan praktikan ekzamenon (se la kurso tion havas).

La studado disvolviĝas unuflanke pere de elŝuteblaj materialoj kaj testoj.  Ĉiuj necesaj instrumaterialoj estas elŝuteblaj el la reto.
Dum la studado la kursanoj estos daŭre testataj, kaj la rezultoj aperos en poentoj kaj procentaĵoj. 

Kiel komenci?
· Oni kontaktiĝu pere de la formularo kun la administranto de la koncerna kurso por anonci sian studintencon.
· Oni ricevos respondon mesaĝe pri la kondiĉoj, detalan priskribon de la kurso kaj ties prezo, pagmeniero, aliaj sciindaĵoj. 
. En kazo, ke la studento akceptas la kondiĉojn, li/ŝi devas laŭ unu el la indikitaj manieroj pagi la kursokotizon.  
· Post alveno de la studkozito aŭ ĝia unua parto la kandidato povas komenci la studojn kaj se necesas ricevas pliajn instrukciojn pri la pluaj paŝoj.

Studpaŝoj
Kondiĉo por uzi la kursojn estas esti membro en www.edukado.net. Eniri la kursejon eblos nur se oni ensalutas en la paĝaron. La rajtigitaj kursanoj ĉiam havas alireblon al la kursejo, kie ili akiris la studrajton. 

Enirante la studzonon la kandidato vidas ĝeneralan informpaĝon, kie gravas la sekcio de novaĵoj kaj la sekcio MIAJ STUDOJ. Tie la kandidato laŭ sia studskemo libere povas elekti kiun studobjekton li ekstudas komence. Eblas progresi laŭ unu elektita studobjekto kaj laŭvice elŝuti ties lecionojn. Same eblas okupiĝi paralele pri kelkaj studobjektoj, se la koncerna kurso havas plurajn studobjektojn.

Kiam oni elektas la studobjekton de la tago oni elŝutas la materialon, kiun eblas registri sur propran komputilon, eĉ elpresi ĝin (tion ni konsilas). La lecionoj ampleksas de 2-3 paĝoj ĝis 20 paĝoj  kaj donas konsilojn pri plua studado, indikas rilatajn materialojn. Por la alproprigo de la leciono, oni havos almenaŭ 24 horojn, kaj ekde ties forpaso eblos reveni kaj ekzameniĝi pri la koncerna leciono. Al la sekva leciono de la sama studobjekto eblas pluiri nur post sukcesa solvado de la demandaro de la antaŭa leciono.

La kontrolteston necesas plenigi je 70 procenta sukceso por povi pluiri. Se la rezulto ne estas kontentiga, nur post denovaj 24 horoj montriĝos nova eblo ekzameniĝi pri ĝi laŭ alia demandserio.
Por ne perdi tempon, eblas tiuokaze elŝuti novan lecionon de alia studobjekto.
Sur la studskemo oni povas klare vidi sian progreson, la faritajn kaj la farotajn lecionojn kaj siajn unuopajn kaj sumajn rezultojn.
Se dum la studoj leviĝas problemoj kaj demandoj, estos eblo mesaĝe kontakti la administranton kiu traktas la mesaĝon kaj zorgos pri la solvado de la problemo aŭ/kaj respondo.



 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.