Novaĵoj

DANKON! DANKON! DANKON!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-15 00:39:17

 

Estimataj membroj,

Okaze de la 10-jara datreveno de edukado.net mi salutas vin .

Unue mi kore dankas ĉiujn, kiuj iel dum la dek jaroj kontribuis al la sukceso de la paĝaro.

Mi dankas

  • la tri ĉefprogramistojn de la diversaj periodoj: Hokan, Argilo, Jevgenij
  • la sponsorojn, inter ili ESF, la ĉefan funkciiganton de la retejo kaj
  • la mondonacintojn de la lastaj du jaroj sen kiuj la nova retejo neniam povintus ekesti. 

Mi dankas ankaŭ ĉiujn kontribuintojn, sendintojn de libroj, pretigintojn de ekzercoj, materialoj, raportoj ktp. per kiuj ni riĉigis la membrojn kaj helpis ilian laboron.

Dankon ankaŭ al tiuj, kiuj helpas elsarki miajn tajperarojn.

Nelastkaze dankon al mia familio, miaj edzo kaj filo, kiuj ne nur pretas tiom ofte kaj tiom longe malhavi min, sed ankaŭ ame subtenas min en la realigo de ĉiuj miaj (frenezaj) ideoj. 

 DANKON! DANKON ! DANKON!

Mi provas jam de pluraj semajnoj pretigi ĝeneralan raporton pri la pasintaj jaroj kaj atingaĵoj, sed resumi eĉ la plej gravajn aferojn simple ne eblas en kelkpaĝa dokumento. Tial mi rezignis je la formalaĵoj kaj pretigis por vi ludon.  

Anstataŭ sendo de multpaĝa legaĵo mi, do, invitas vin al STELSERĈADO, instrua ludo per kiu mi navigos vin tra kelkaj interesaj partoj de la retejo, rakontante pri gravaj servoj kaj rezultoj.  Kompreneble la plej sukcesaj stelserĉantoj ricevos premion.

Kiel bona dommastrino mi pretigis ankaŭ naskiĝtagan torton, kies  pecojn ni jam antaŭ du tagoj komencis vendi kaj tiel kolekti monon por kelkaj paĝaraj plibonigoj kaj por la ekkonstruo kaj ellaborado de la reta testsistemo, kion ni planas por la sekva jaro.

Krom tiuj du ĉefaj naskiĝtagaj programoj,  kiel ĉiam, la retejo atendas vin kun interesaj ekzercoj, artikoloj, filmoj, diskutoj, libroj kaj retaj kursoj, kun ĉio, kio necesas por bonkvalita instruista laboro kaj perfektiĝo.

La plej bela donaco,  viaflanke,  estus se vi ensalutus en la retejon reage al tiu ĉi mesaĝo, por ke mi vidu, kiom da aktivaj membroj havas la paĝaro, kiujn atingas la mesaĝoj kaj kiuj havas intereson pri nia laboro.

 Ensaluto estos kvazaŭ ĝentila resaluto, bondeziro, por kiuj mi antaŭdankas vin.

 Se vi dume ankaŭ aktualigas vian profilon, des pli bone.

 La jubilea paĝo kun la ludo kaj la torto troveblas ĉi tie: http://www.edukado.net/prie/datreveno 

kaj la GASTLIBO ĉi tie: http://edukado.net/prie/gastolibro

 Ni havu kune belan Zamenhof – kaj edukado.net-tagon.

 Katalin Kováts, redaktoro, kore BONVENIGAS VIN

Retpaĝo de la Pola Prezidanteco en la Eŭropa Unio pri Zamenhof Al la listo Novaj 10 premiitoj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.