Novaĵoj

Stipendioj anoncataj por instruista trejnado

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-19 10:29:30

 

Ekde septembro 2013 denove okazos unu-jara instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI, UEA kaj edukado.net.

La aliĝa limdato por la kurso estas la 10a de aŭgusto; la studjaro komenciĝos en la 14a de septembro per unu-semajna ĉeesta kurso. Informoj pri la kurso troviĝas ankaŭ en la novaĵ-anonco.
Eblas viziti ankaŭ la esperantlingvan hejmpaĝon ĉe UAM.
ILEI (pli precize ĝia Fondaĵo Szerdahelyi) kaj UEA konsentis kontribui po 520 eŭrojn por faciligi la partoprenon de kvar kursanoj. Ili faras tion ĉar la instruista trejnado figuras alte en la prioritatoj de ambaŭ organizoj.

ILEI kaj UEA ofertos kvar stipendiojn je valoro de 260 eŭroj jare (do €130 semestre), por mildigi la kursokostojn. Tio pli-malpli kovros la kurskoston por B-landano kaj 42% por A-landano. Restas al la kursano kovri la surlokajn kaj vojaĝajn kostojn por la du ĉeestaj sesioj en septembro 2013 kaj februaro 2014 kaj la kurs-fina ekzamenado. La cetera kurso okazas distance, per reta korespondado kaj rete liverendaj taskoj.

Kondiĉoj kandidatiĝi por la stipendioj estas plenskribi normalan kurs-aliĝilon trovebla en la retejo donita supre, kaj krome skribi duon- ĝis unu-paĝan kandidatigan tekston kun tri eroj:
1) Motivoj por deziri partopreni la kurson
2) Biografieto pri ĝisnunaj profesiaj kaj esperantistaj agadoj
3) Intencoj plenumi instruistan laboron kaj gvidi kursojn rezulte de la partopreno.

Tiun tekston oni sendu rete al

  • Ilona Koutny por UAM (kurs-direktoro) ĉe koutny.ilona(ĉe)gmail.com
  • Katalin Kovats (kurs-gvidanto), ĉe katalin.kovats(ĉe)gmail.com
  • Zsófia Kóródy por ILEI korody(ĉe)googlemail.com kaj  
  • Claude Nourmont  moonmont(ĉe)pt.lupor UEA .
  • Kaze de fizike skribita peto, sendu al Zsófia Kóródy, ICH, Grubenhagenstr 6, DE-37412 Herzberg-Harz, Germanio.

La subvencipetojn sendu kiel eble plej baldaŭ, ĝis maksimume la 10a de julio

Oni prijuĝos la petojn kaj anoncos la rezultojn kadre de la 46a Konferenco de ILEI (12-18 julio). 
La stipendiaj sumoj estas disponigitaj surloke. Kandidatigo por stipendio estas malferma al ĉiu kiu plenumas la enirkondiĉojn de la kurso, sed ni donos prioritaton al B-landanoj, tiuj sub 35-jaraj, kaj tiuj kiuj plej konvinke skizas kiel ili planas instrui Esperanton dum aŭ post la kurso, pere de la lertoj tie akiritaj.
 Pliaj informoj ekzistas pri la kurso kaj la atingeblo de Poznan (pluraj rabat-flugkompanioj servas la urbon, haveblas rabatbiletoj ĉe fervojoj), kaj la moderprezaj ebloj por tranoktado.
 Ni ĝojos, se iuj Landaj Asocioj de UEA aŭ Landaj Sekcioj de ILEI pretas aldone oferti proprajn stipendiojn por loĝantoj de siaj landoj, ĉar la projekto de UEA-ILEI certe ne kovros ĉies deziron. Estas ja en iliaj interesoj altigi la kvaliton de la enlanda instruado.

 

Alvoko al esplorprojekto por lingva justeco Al la listo Bilanco post la Dua Tutmonda KER-ekzameno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.