Novaĵoj

Ni havu ne la Eŭropan, sed la MONDAN tagon de lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-05 12:09:03

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la  mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.

La alvoko sur la paĝo de la organizantoj ĉi-jare aperas en multaj lingvoj. Ĉu vi scivolas, kial ne ankaŭ en Esperanto? Verŝajne tial, ĉar malgraŭ multegaj alvokoj jare nur 5-6 Esperanto-eventoj estis registritaj ĝis nun, do, ili ne havas intereson okupiĝi pri nia lingvo. Komence ili konsentis pri kunlaboro. Eĉ nun troviĝas en prestiĝa loko esperantlingva dokumento pri Kiel oni povas lerni lingvojn? (Bv. elŝuti ĝin, ĉar ĝi estas utila materialo.) 

Edukado.net povas sukcese daŭrigi la traktadon kun ili, se ĉi-jare ni montras nin kaj registras vere amason da E-eventoj. 

Tiuj povas esti diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazu en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Helpmaterialojn liveras ankaŭ tiu ĉi  kaj la alia ELP-paĝo. 

Sur la oficialaj hejmpaĝoj de la kampanjo estas publikigita evento-kalendaro, kie eblas vidi la jam registritajn programojn.

Bv. registri viajn programojn ĉi tie kaj en la titolon enplekti la vorton Esperanto kaj aldoni okulfrapan foton. (Bedaŭrinde la komuniklingvo estas la angla.)

Nia paĝaro planas (kaj certe registras) plurajn ETL-eventojn kaj aktivaĵojn. 

La jam tradicia estos riĉigo de nia foruma kolekto "Instruu vian lingvon" kie ni atendas viajn enskribojn. 

Ni planas ankaŭ mallongajn lingvajn seminariojn, skajpan lingvan festivalon por tiu tago. Dum kelkaj horoj en ĉiu duonhoro ni lanĉas iun skajpan renkontiĝon por diskuti, prezenti unu el la lingvoj de niaj membroj. Por la franca, hungara kaj usona gestolingvo ni jam havas gvidontojn. :-)  Se vi volas gvidi duonhoron aŭ partopreni iun, bv vidi la klarigojn kaj la horaron. 

Jen nia FORUMA sekcio por demandoj kaj ideoj.

Sendu fotojn al nia redakcio pri viaj eventoj. Ni aperigos la fotojn en la koncerna albumo.  

Nepre elŝutu kaj utiligu la Esperanto-glumarkon, kiun la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo je nia iniciato aldonis ankaŭ en Esperanto.

Helpe de Esperanto kaj esperantistoj ni povas transformi la Eŭropan Tagon de Lingvoj je MONDA Tago de la Lingvoj. Ĉu ni sukcesos? 

Raporto pri la tria skajpa RITE-konsultiĝo Al la listo Estu Civita Volontulo en Tuluzo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.