Novaĵoj

Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-23 11:57:54

            NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) revenos al Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, jam la kvaran fojon. NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj renomajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo. Du elstaraj instruistoj akceptis la inviton partopreni: Katalin Kováts...

Legi pli...

Ipernity suferigas min

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-18 21:25:29

Eble multaj el vi scias, ke la socia retejo Ipernity ene de kelkaj tagoj fermiĝos. Tiun retejon milionoj uzis por kolekti kaj diskonigi siajn fotojn, poemojn kaj blogaĵojn. Ni, esperantistoj, precipe ŝatis ĝin, ĉar Ipernity delonge havis ankaŭ Esperanto-menuon.   Ĝi estis ankaŭ la deponejo de la fotoj, filmoj kaj sonmaterialoj de edukado.net. Centoj kaj centoj da dokumentoj estis amasigitaj tie, kaj per ligoj indikitaj en nia retejo. Tiel ni ne bezonis ŝarĝi per pezaj dokumentoj nian paĝaron. Antaŭ ĉ. du jaroj Ipernity jam kaŭzis...

Legi pli...

Ekfunkciis nia projekto EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-05 00:46:37

Ni kun ĝojo informas vin, ke la 4an de januaro ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU!  Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro ni ebligas al komencintoj havi 10 senpagajn parolsesiojn.  Ni volonte akceptas pliajn GEONKLOJN, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la GENEVOJN. Tio estas bona okazo spertiĝi pri distanca instruado, kaj esti utila en la enmovadigo de novuloj.  Interesiĝantoj trovu informojn en la projektopaĝo. Komencintoj, kiuj ŝatus profiti el...

Legi pli...

RISKO-resumo pri 2016

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-01 12:42:53

La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2016. Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato kaj ludis 20346 ludojn solvante 51490 demandojn. En 2016 ni ekhavis 85 novajn ludantojn.                        La plej sukcesa ludanto de la jaro (kvankam rajtis ludi nur dum...

Legi pli...

Plene atingeblas la Esperanto-lingvokurso por etinfanoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-18 14:00:53

Kiel ni jam en la jubilea mesaĝo indikis, edukado.net kunlaboris kun nederlanda entrepreno, kiu pretis enkonduki Esperanto-version inter siajn lingvokursojn, funkciantaj en modernaj teknikaĵoj. La kursoj celas etinfanojn, ekde 2a jaraĝo ĝis la 7a.  La programo Leer kinderen talen (Instruu lingvojn al infanoj) en luda maniero, celas instrui ĉ. 200 vortojn en dek kategorioj, kiel farmbieno, vestaĵoj, koloroj, veturiloj, nombroj, formoj, manĝaĵoj, bestoj, hejmo, kaj korpopartoj . Atendeblas pliaj temoj.  En la programo lerneblas la...

Legi pli...

1 ... 28 29 30 31 32 33 34 35 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.