Novaĵoj
Baldaŭ ne plu eblos peti okazigon de tutmonda KER-sesio
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-02-17 11:11:12
Ni memorigas vin, ke proksimiĝas la limdato por anonci intereson pri okazigo de tutmonda aŭ loka ekzamensesio. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, rigardi la subajn datojn kaj decidi al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn.
La limdato estas la 28a de februaro.
La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ekzamenorganizantoj .
Post la ricevo...
Sukceso de la unua reta RITE-konsultiĝo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-02-09 22:11:14
La 9an de februaro 2015 okazis la unua skajpa renkontiĝo de RITE-studentoj kaj du kursgvidantoj. La novan formon de renkontiĝoj Katalin Kovats elpensis kaj lanĉis por stimuli la kursanojn al pli aktiva studado kaj krei inter ili verajn vivajn ligojn. Dum la unua fojo la partoprenantoj testis la teknikajn eblojn de la kontaktiĝo, interkonatiĝis, esprimis siajn spertojn pri RITE , listigis la punktojn, kie ili preferus havi ŝanĝojn, kaj diris, ke tiaj, pli oftaj rendevuoj certe estos utilaj kaj stimulaj. La parolantoj rakontis siajn planojn pri la studoj, prognozis la tempon de siaj finaj ekzameniĝoj, kaj...
Risko-raporto pri januaro 2015
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-01-31 23:35:58
Ĵus finiĝis la unua RISKO-monato de 2015.
La ĉi-monatan ludon gajnis Valentin Melnikov el Moskvo, Rusio, sed ĉar Valentin ene de la pasintaj 12 monatoj ricevis jam donacon, lia premio transiras al neghero ( Anne Jausions ) , la sekva, neniam premiita plej bona ludinto de la monato. Anne elektis la la kurson de la Klerigejo, pri Vjetnamio kaj ni esperas, ke ŝi ĝuos ĝin.
En januaro ni rompis neniun...
Aperis la KER-raporto pri la jaro 2014
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-01-12 13:40:33
Ni informas vin ke ĵus ni aperigis la KER-raporton pri la jaro 2014.
En ĝi legeblas la plej gravaj eventoj de la jaro, statistikaĵoj pri la partopreno, ranglisto de la diversaj landoj, raporto pri la sukcesaj kaj nesukcesaj ekzamenoj.
En la dokumento vi trovas ligojn al la listo de kandidatoj kun denova peto aprobi la aperigon de la datumoj en la fierlisto.
Aliaj ligoj helpos vin atingi la plej gravajn partojn de la ekzamen-paĝoj.
Jam videblas...
Fine de la dua RISKO-jaro
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 19:34:50
Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de la dua ludjaro de RISKO.
En decembro, inter 160, rekorda nombro de ludantoj, en streĉa lukto kontraŭ Nicole Else venkis Valentin Melnikov el Moskvo, Rusio. Ilia konkurado daŭris ne nur en tiu ĉi monato, sed fakte en la tuta jaro de 2014. Ambaŭ kune kun la hungara Ivan Bujdoso ludis en ĉiu tago de la...