Novaĵoj

147 personoj riskumis en novembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-01 01:53:22

La novembran ludon de RISKO gajnis Nicole Else el Aŭstralio, kiu nun la 4an fojon finis la ludon en la unua loko. Gratulojn al ŝi.  Ĉar ŝi en pasinta decembro ricevis donacon kaj ne pasis ankoraŭ unu jaro de tiam, ŝia donaco transiras al la sekva, ankoraŭ neniam premiita kaj en novembro la plej sukcesa tia ludinto Sencay (Lars Sözüer el Germanio). Lars elektis la gravuraĵon ESPERANTO PAROLATA, donacon de Stephan Robert .   ...

Legi pli...

Pluraj programeroj dum la Malferma Tago en Roterdamo okupiĝis ankaŭ pri instruado de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-29 23:12:32

La 41a Malferma Tago ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo okazis la 29an de novembro. La programo estis la suba:  10.30-11.00 Libroservaj novaĵoj (Ionel Oneţ) 11.00-11.45 Ĉu asocioj bezonas membrojn? (László Szilvási) 12.00-12.15 Verdaj skoltoj: kion proponi al adoleskuloj en Eo? (Valère Doumont) 12.15-12.30 KER-ekzamenoj / Rememoroj de Mila v.d. Horst-Kolińska (Katalin Kováts) 12.30-13.15 Historio kaj evoluo de aŭtomata tradukado (Toon Witkam) 13.30-14.00 Filmo: Bona Espero, nia tero (Roman Dobrzyński) 14.00-14.45 Kampanjo Montevideo...

Legi pli...

KER-novaĵoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-18 12:31:27

La 15an de novembro 2014, dum la 26a Eŭropaj Renkontiĝoj , semajnfina aranĝo en norda Francio, Katalin Kovats disdonis dekon da KER-atestiloj, ĉefe por la kandidatoj de la regiono, partoprenintaj en la 3a Tutmonda Ekzamentago.  Vidu pliajn fotojn en la Albumo . Ĉiuj ĝisnunaj kandidatoj estas petataj aprobi sian nomon en la kandidata listo , por ke la mondo vidu kiuj trapasis jam ekzamenojn.  Novaj KER-sesioj kun aliĝiloj troveblas...

Legi pli...

Ni ekhavis la centmilan ensaluton

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-13 01:41:12

                      La 12an de novembro 2014 nia paĝaro ekhavis sian centmilan ensaluton. Antaŭ deko da tagoj ni lanĉis ludon en kiu ni invitis vin diveni kiam tiu momento okazos. Bedaŭrinde ne venis tro da proponoj, sed du personoj estis tre proksimaj al la vero. Ambaŭ prognozis la 11an de novembro,...

Legi pli...

KER-ekzamentagoj en 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-06 01:01:20

Ni informas vin, ke en 2015 ni okazigas ne NUR unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi ankaŭ tri-kvar malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno kaj al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, rigardu la subajn datojn kaj decidu al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn. La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ekzamenorganizantoj . ...

Legi pli...

1 ... 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.