Novaĵoj

LIBERAJ STUDOJ atendas vin kun 15 lecionoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-17 23:06:29

Ni atentigas vin pri relative nova sekcio de nia paĝaro. LIBERAJ STUDOJ  en la KLERIGEJO estas la loko, kie vi povas kleriĝi kaj lerni pri aŭ pere de Esperanto, spektante, aŭskultante filmitajn aŭ sonregistritajn prelegojn de fakuloj, legante la resumon aŭ la kompletajn tekstojn de la materialo kaj solvante testojn pri la lernitaĵoj. En la 8 fakoj de LIBERAJ STUDOJ jam troviĝas 15 prelegoj de 12 aŭtoroj. La unuopaj lecionoj sekveblas sen ajna vicordo, laŭplaĉe kaj unuope, tamen la programo per resuma paĝo helpos...

Legi pli...

Zamenhof disdonis la KER-atestilojn ankaŭ en Bonaero

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-11 11:16:02

La 7an de oktobro Petra Smidéliusz, la loka organizinto de la Tutmonda KER-ekzameno en Bonaero, Argentino, akompanata de honora gasto transdonis la ekzamenatestilojn al la sukcesintoj kadre de festeto dum la 54a Argentina Kongreso de Esperanto. Leginte la raportojn pri la aliaj festoj ĉirkaŭ la mondo, Pablo León, loka aktivulo ekhavis la ideon sekvi la brilan ekzemplon de la limoĝanoj, kaj vestis sin kiel Doktoro Zamenhof por lude transdoni la atestilojn.  La 9 personoj, kiuj ĝoje transprenis siajn dokumentojn, konsideras sin pioniroj, ja ili estas la...

Legi pli...

Produktiĝis jam pli ol 10 mil ekzempleroj de Poŝamiko

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-09 08:25:38

En oktobro 2012 eliris el la presejo al 7a eldono de Poŝamiko . La furora libreto nun produktiĝis en 2500 ekzempleroj, kaj tiel la suma eldonkvanto de ĉiuj eldonoj superis 10 mil. La libro plurfoje staris je la unua loko de la UEA-vendolisto, kvankam UEA estas ne la nura distribuanto.  La eldonaĵo ne estas laŭŝtupa lernilo, do, ne taŭgas kiel nura libro por kurso de komencantoj, sed oni uzas ĝin en kursoj kiel resumilon kaj aldonan materialon, dum modellecionoj, mallongaj prezentoj pri Esperanto ĝi bone servas kiel ripetilo aŭ varbmaterialo....

Legi pli...

Festoj ĉirkaŭ la KER-atestiloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-14 10:53:05

Ni alvenis al la lastaj eventoj de la Tutmonda KER-ekzameno .  Ĉiuj dokumentoj estas forsenditaj, transdonitaj kaj la organizantoj nuntempe okazigas diversajn festojn por transdoni la atestilojn.  Multaj ricevis sian dokumenton jam en Hanojo kaj en Mazara del Vallo dum la tieaj kongresoj.  En Tuluzo oni festmanĝis honore al la intelekta kleriĝo.  En Limoĝo Zamenhof mem liveris la dokumentojn kaj pri la evento raportis loka ĵurnalo. JoMo transprenis sian atestilon fine de sia koncerto en Mazara del Vallo, dum la...

Legi pli...

Kion vi povas fari por la TAGO de LINGVOJ?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-11 23:54:59

Estas nur du semajnoj ĝis la 26a de septembro, la Eŭropa Tago de Lingvoj . Festi la plurlingvecon, okupiĝi pri lingvolernado estas vere io, kion ni, esperantistoj, opinias NIA AFERO , kaj tiel la festo estas ankaŭ NIA FESTO . Ĝis nun nur 5 registritaj Esperanto-aranĝoj troviĝas sur la paĝaro de la organizantoj, filialo de la Konsilio de Eŭropo. La malgranda interesiĝo flanke de esperantistoj ĉi-jare malhelpis atingi, ke ankaŭ Esperanto aperu inter la klariglingvoj de ilia paĝaro....

Legi pli...

1 ... 74 75 76 77 78 79 80 81 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.