Novaĵoj

Raporto pri la 28a kaj 29a KER-sesioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-04 18:36:48

En la lastaj du semajnoj okazis du sesioj de la KER-ekzamenoj. La 28an sesion gastigis la aranĝo Somera Esperanto-Studado en la Slovakia Nitra. Gvidis ĝin Marta Kovacs kunlabore kun Petra Smideliusz. Je tiu okazo entute 17 personoj trapasis la ekzamenon je nivelo B1 (5), B2 (4) kaj C1 (8). La kandidatoj venis el 12 landoj: 4 francoj, po du katalunoj kaj poloj kaj po unu italo, hispano, slovako, litovo, hungaro, ruso, ĉeĥo, brito kaj germano. La alia sesio, nome la 29a okazis dum UK...

Legi pli...

Dua parto de la kongresa semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-04 14:15:09

La dua parto de la kongresa semajno estis tiom plena, ke mankis tempo raporti pri la eventoj. Jene mi kompletigas nun la mankon kaj listigas por vi niajn plej signifajn programojn. Ĵaŭdo: Antaŭtagmeze ni denove okazigis parolajn kursojn, sed nun Sylvain okupiĝis pri la komencantoj kaj mi, Katalin, iris al la progresanta grupo por okazigi preparsesion por tiuj, kiuj kandidatiĝis al la KER-sesio aŭ volis pri ĝi informojn. La 90-minutan prezenton ĉeestis ĉ. 50-60 personoj. La seriozan preparon...

Legi pli...

Lundo kaj mardo en Hanojo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-31 19:13:50

La unuaj du tagoj de la laborsemajno pasis en plena agado. Lundon, antaŭtagmeze, en pluraj sekcioj kun interesaj kaj instruaj prelegoj pasis la programo de Kleriga Lundo . Ni kun Sylvain postagmeze gvidis parolingajn kursojn kies unuan kaj duan lecionojn en ambaŭ niveloj partoprenis po 30 kaj 40 personoj. Ofte okazis ke homoj studis aŭ observis la metodon sinsekve en ambaŭ niveloj. Gisela Macioszek helpas per vendado de Poŝamikoj kaj orientigo de la partoprenontoj de la kursoj. Dankon al ŝi.  ...

Legi pli...

Unua tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-29 17:11:57

La 29an de julio okazis la solena inaŭguro de la 97a Universala Kongreso. La ĉ. 1000 kongresanojn busoj veturigis al la salono Zamenhof, kiu gastigas la grandajn komunajn programojn kaj kiu troviĝas iom for de la ĉefa kongresejo. La tradiciajn programerojn de la malferma ceremonio kolorigis kelkaj vjetnamaj artaj programeroj.  Tuj post la malfermo, sed jam en la kongresejo, inter aliaj programoj estis la malfermo de la programserio Tago de Vjetnamio , ĉe kies unua parto okazis la transdono de la Memormedaloj " Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj "...

Legi pli...

Unuaj salutoj el Hanojo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-28 17:03:42

Korajn salutojn al ĉiuj membroj de edukado.net el Hanojo kie morgaŭ komenciĝos oficiale la kongreso. Jam hodiaŭ, sabaton vespere, okazis la kutima Movada Forio kie edukado.net havis standon kaj reklamis pri siaj servoj, pri la kurso de RITE, pri la reta kurso Kultura vojaĝo al Vjetnamio kaj varbis por la KER-ekzamenoj. (Ni jam havas 27 aliĝintojn!) Ĉe la tri tabloj deĵoris Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj niaj helpantoj Betty kaj Stephane Robert el Francio.  En tiu ĉi vespero okazis kunveno por la kursanoj de la Kultura Vojaĝo al...

Legi pli...

1 ... 76 77 78 79 80 81 82 83 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.