Novaĵoj

Gratulu al la tri ĉinaj instruistinoj de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-25 12:07:37

En la lernejo Baiyangshujie-Xiaoxue (ĉina urbo Tauyuan) propedeŭtikcele lernas Esperanton 100 infanetoj   kaj la projekto havas ŝancojn  atingi la OFICIALIGON DE ESPERANTO EN ĈINAJ LERNEJOJ.  La lernejestro Wei Yubin (Jado) mem estas esperantisto, kiu instruis la lingvon al siaj tri koleginoj. La junulinoj partoprenis la monatan staĝon sur la Esperanto-Insulo en januaro 2012 kie ili sukcese trapasis ankaŭ la KER-ekzamenon.  Nia redakcio ĵus...

Legi pli...

Ekvojaĝis la KER-Testoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-16 16:48:18

                La 16an de majo ekvojaĝis 19 KER-test-pakaĵoj al Avinjono, Clermond-Ferrand, Limoĝo, Liono, Parizo, La Roche-sur-Yon (Francio), Kalio (Kolombio), Tecamac, Tijuana (Meksiko), Tokio kaj Oosako (Japanio), Senta (Serbio), Riga (Latvio), Moskvo (Rusio), Torino (Italio), Lesjefos (Svedio), Kopenhago (Danio), La Chaux-de Fonds (Svislando). La aliaj 10 pakaĵoj forlasos Hagon en la sekvaj...

Legi pli...

Ni havas 2500 membrojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-08 12:31:54

                              Mi informas vin, ke hodiaŭ, la 8an de majo 2012, ni ekhavis nian 2500-an membron. Sur la uzantomapo   videblas preskaŭ 1000...

Legi pli...

TUTMONDA KER-SESIO: jam 350 kandidatoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-07 19:20:35

NE PLU EBLAS ALIĜI!!! La 9an de junio okazos Tutmonda sesio de la KER-ekzamenoj en 29 lokoj de 17 landoj, dise en la mondo. Eblis aliĝi: en Eŭropo ĝis la 15a de majo, ekster Eŭropo ĝis la 10a de majo. Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi. en la Pola Retradio / programo de la 4a de majo 2012. La fina sumo...

Legi pli...

K. Kováts pri Hajnano kaj la Tutmonda KER-ekzameno en la Pola Retradio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-04 23:22:40

                                Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi en la  Pola Retradio / programo de la 4a...

Legi pli...

1 ... 78 79 80 81 82 83 84 85 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.