Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 341

Titolo  Nomo  Jaro ↑ Lando  Lasta redakto 
71

La viva genro preter akordo: interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado

Post skiza prezento de kelkaj genraj sistemoj, inkluzive de la Esperanta, oni enkondukas la nocion viva genro kaj ĝian subspecon persona genro. Montriĝas, ke la rusa kaj pola aferstatoj rilate vivan aŭ personan genron sufiĉe malsamas, ĉar sur fono de alomorfa abundeco, rezultanta el la kunfandiĝo de deklinaciaj paradigmoj, la diversaj slavaj lingvoj sendepende konstruis al si novan genran sistemon. Estas konjektite, ke la bezono distingi inter subjekto kaj objekto (pli precize inter aganto kaj priagato), konservante la vortordan liberecon, estis motoro de la genezo de viva genro en slavaj lingvoj. Tio kondukas al pli detala studo de la ĉefaj argumentoj de transiraj kaj netransiraj verboj, do al la diversaj sintaksaj tipoj de lingvo, i.a. ergativa kaj akuzativa, kaj al studo de la manieroj marki la argumentajn rolojn. Oni rimarkigas, ke markado povas montriĝi parta, pro diversaj kialoj: morfologia en Esperanto, vortorda en Ido, aŭ kondiĉita de vivanteco aŭ personeco en pluraj aliaj lingvoj. Aldone, unu sama lingvo povas partopreni en pluraj tipoj, i.a. okaze de tippartigo kondiĉita de vivanteco. Oni poste prezentas la hipotezon pri ergativeco de la pra-hindeŭropa lingvo, kiu hipotezo baziĝas sur specifaĵoj de tiu rekonstruata lingvo kompare kun la akuzativ-tipa ŝablono. Oni prezentas ankaŭ la sufiĉe novan refuton al tiu hipotezo, bazitan sur tipologia argumento, sed montras, ke la refuto disfalas, unue pro uzo de speciale fasonita lingva universalaĵo, kaj due pro la premiso, ke se ergativ-tipa, la pra-hindeŭropa devis manifesti tipologie nenie atestitan tippartigon: la konduto de aĵgenraj nomvortoj ja ne devenas de iu tippartigo, sed estas reale motivita de semantika-sintaksa embaraso, trovebla ankaŭ en aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Tia embaraso povas fonti el substantiva deveno de la verbo. Sume la prelego substrekas la sintaksajn efikojn – preter akordo – de la semantika trajto vivanteco, manifestiĝantajn ne nur en lingvoj kun specifa viva genro aŭ subgenro.

Alia

BAVANT, Marc2008PL - Pollando2010-10-20 18:35:05
72

La vortordo en Esperanto

Studo pri la baza vortordo en Esperanto kaj ties modifeblo sub la influo de pragmatikaj kaj strukturaj faktoroj (enfokusigo, topikigo, emfazo, silabopezo de moveblaj vortoj, k.s.). La verko baziĝas sur trastudo de modernaj tekstoj kaj sur enketoj ĉe kelkaj dekoj da esperantistoj de diversaj gepatralingvaj fonoj.

Esperantologio

JANSEN, Wim2007NL - Nederlando2010-11-21 14:15:07
73

Leksika Renovigo de Esperanto - Mekanismoj de Formado de Neologismoj

RESUMO (ESPERANTO) Ĉi tiu esplorado celas analizi la leksikan renovigon de la lingvo Esperanto. Pli precize, ĝia celo estas serĉi la mekanismojn de neologika formado en tiu lingvo, kaj do ĝi konsideras la neologikajn procedojn de la etnaj lingvoj. Alia celo estas ekfari sistemigon de la historia dokumentado de la leksikologia evoluiĝo de Esperanto, kaj pro tio sekvas leksikaj listoj laŭ iliaj situacioj de oficialigo aŭ ne en la lingvo. Inter la pritraktataj demandoj, konsiderante Esperanton kiel lingvon uzatan, staras: la kontrolado de kiuj vortfaraj mekanismoj estas la plej produktivaj, la identifiado de la lingvistikaj principoj, kiuj regas la neologikon, kaj la observado de spuroj de lingvistikaj vigleco kaj ekspansio aŭ, kontraŭe, malkresko de la leksika kreado, laŭ kelkaj antaŭsupozoj de lingvistika vivanteco. Oni klopodas malkovri, ĉu la neologika sinteno de Esperanto indikas, ke estas sufiĉa vivanteco, por ke ĝi estu konsiderata vivanta lingvo; ĉu la leksika fono daŭras la sama post giaj 120 jaroj de ekzistado; ĉu la reago de la E-parolantoj rigarde al la neologismoj malsamas rilate al tiu de la naciaj lingvoj; kaj, se ĉio, kio ne estas leksikografita, estas neologisma.

Interlingvistiko

WERNECK DIAS, A. Emerson2007BR - Brazilo2011-01-11 11:06:22
74

Analizo de Esperanto

En konvencia komputila lingva analizo, lingvoj tradicie estas esprimataj en formalaj gramatikoj kaj analizitaj per algoritmoj LR (k) aŭ LL (k). Tamen la grandeco, komplekseco kaj ambiguecoj de naturlingva prilaborado faras ĉi tiujn ilojn maltaŭgaj por naturlingva prilaborado (NLP). En ĉi tiu tezo oni esploras kiom taŭgas ĉi tiuj iloj por esprimi kaj analizi Esperanton. Oni prezentas ankaŭ morfologian analizilon por Esperanto kiel sintaksa analizilo.[El la resumo de la diplomlaboraĵo]

Informadiko kaj Esperanto

AASGAARD, Bente Christine2006NO - Norvegujo2021-08-20 17:25:36
75

La kulturo de Esperanto

Alia

BŁACHUT, Urszula2006PL - Pollando2010-11-04 22:44:51
76

Unu jarcento da literaturaj tradukoj de la itala al Esperanto (1890-1990)

Studo pri la tradukoj el la itala, ekde la unuaj aperintaj en la unua gramatiko (1890) ĝis ampleksa antologio de la italaj poetoj de la dudeka jarcento, (1990), tra revuoj kaj libroj aperintaj en Italujo kaj en eksterlando, inklluzive de kritika rigardo al iliaj sukcesoj

Esperanta literaturo

MINNAJA, Carlo2006IT - Italujo2010-11-20 13:47:47
77

Esperanto, teorie kaj praktike

Pritrakto de Esperanto laŭ la perspektivo de la universalaĵoj de Greenberg, kun pli specifa atento al la n-roj 14 (pri la loko de kondiĉaj subfrazoj), 19 (pri la loko de la atribua adjektivo) kaj 20 (pri la ordigo de Dem, Num kaj A).

Esperantologio

DUIN, Orrin2006NL - Nederlando2010-10-24 12:09:04
78

Lernado de planlingvo je la ekzemplo de Esperanto

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

GRUSZKA, Agnieszka2006PL - Pollando2010-11-04 22:34:19
79

Aŭtomata tradukado de Esperanto al la pola lingvo

Informadiko kaj Esperanto

KOSEK, Michał2006PL - Pollando2011-01-30 21:03:28
80

Analizo de la vortoprovizo de kvar lernolibroj

Vidante, iom time, la evoluon de la internacia lingvo rilate al ĝia vortaro, mi provis difini ĉi-rilate la spiriton de la lingvo kaj mi volis scii ĉu tiun spiriton de la lingvo oni bone transdonas dum instruado. Mi analizis kvar instrulibrojn kaj mi konstatis ke ĝenerale – en la limoj de mia studmaterialo – ne estas klara atento pri tiu aspekto de instruado de la lingvo.

Esperantologio
Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DELMOTTE, Alain2005PL - Pollando2011-02-06 22:36:14
1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.