Novaĵoj

Mark Fettes pri la etiko de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-19 21:53:37

La 17an kaj 18an de oktobro, 2013, okazis en Wassenaar, Nederlando, malgranda lingvoscienca kolokvo pri "iloj por multlingveco". Inter la dudeko de diverslandaj fakuloj partoprenis ankaŭ d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, kies kontribuo titoliĝis "La etiko de Esperanto: Normoj de konduto en kosmopolita parolkomunumo." Lia anglalingva prezento rilatigis diversajn trajtojn de la Esperanto-komunumo al la sociologia koncepto "kosmopolitismo", kaj en la fino argumentis, ke la ĉefa propedeŭtika valoro de Esperanto estas ĝia kapablo stimuli kosmopolitan pensmanieron pri lingva diverseco kaj perlingva komunikado. En la aranĝo partoprenis ankaŭ tri aliaj esperantistoj: la ekonomikistoj Bengt-Arne Wickstrom kaj Michele Gazzola, kaj la redaktoro de edukado.net, Katalin Kováts, kiu en la lasta parto de la konferenco en simpla Esperanto prezentis al la lingvistoj (iom surprizitaj pro la neanoncita prezento kaj ties lingvo) la lingvan situacion de sia familio kaj la lukton eduki kvarlingvan infanon en socio kiu tendencas integrigi la loĝantojn.

Kvankam temis ne pri Esperanto-aranĝo, la ĉeesto de kvar esperantistoj, la prelego de Mark Fettes pri Esperanto-temo, la prezento de Katalin rekte en Esperanto kaj la dumpaŭzaj esperantlingvaj konversacioj en anglalingva konferenco pri la "multlingveco en la perspektivo de la estonteco" certe lasos pozitivajn spurojn pri Esperanto ĉe kelkaj lingvistoj.  

La anglalingvan prelegon de Mark Fettes vi povas spekti en la FILMEJO

Peto: ni havas la anglalingvan tekston de la prelego, kaj tradukigis ĝin pere de guglo. Se iu pretos poluri ĝin al bona Esperanto, bonvoku skribi kaj helpi. Dankon. 

UEA-estroj ĉe edukado.net Al la listo Stefan MacGill pri la kurso-projekto Esperanto etape

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.