Novaĵoj

Plia paŝo al la fina aprobo de tutnacia leĝo pri Eo-instruado en Brazilo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-07 22:20:30

Hieraŭ, la 6an de Julio, la Ĉambro de Deputitoj de la Brazila Parlamento publikigis la favoran voĉdonon de Deputito Joao Bittar al la aprobo de la Leĝprojekto numero 6.162, de 2009, kiu enkondukas la instruadon de Esperanto en la Brazilan klerigsistemon. Deputito João Bittar estas la referanto pri la leĝ-propono, en la eduka komisiono de la deputita ĉambro. Li estas la plej grava persono post la prezidanto de la komisiono mem kaj lia favora raporto sendube influos la decidon de la kvardek membroj de tiu komisiono. Ne estas ankoraŭ difinita...

Legi pli...

20 KER-sesioj - 400 kandidatoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-03 00:52:40

La 20a jubilea sesio de la KER-ekzamenoj okazis en du paralelaj landoj de du kontinentoj la 2an kaj 3an de julio. Entute ekzameniĝis 36 kandidatoj: 5 je nivelo B1, 10 je nivelo B2 kaj 21 je nivelo C1. Unu el la du paralelaj sesioj disvolviĝis en Hispanio, sub la gvido de Renato Corsetti helpata de Maria Rados, kun entute 2+2+7 kandidatoj. La alia sesio okazis en la urbo Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, ĝin partoprenis entute 25 personoj (3+8+14) esperantistoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ĝis nun...

Legi pli...

Esperanto en la 4a ALTE-konferenco en Krakovo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-30 00:26:14

En la 4a internacia ALTE konferenco, okazonta inter la 7a kaj 9a de julio en Krakovo, Pollando, UEA kaj la KER-ekzamenoj estos reprezentataj de Ilona Koutny kaj Renato Corsetti. La programo de la konferenco estas elŝutebla el la ALTE-paĝaro. En ĝia 37a paĝo legeblas la mallonga prezento de UEA. http://www.alte.org/2011/documents/alte-krakow-2011-programme.pdf En la konferenco la agadon kaj rezultojn de UEA ni prezentas per anglalingva panelafiŝo, kiu ĵus pretiĝis. La panelojn aparte vi povas vidi ĉi...

Legi pli...

Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-25 19:44:50

Tute senpagaj, allogaj eksterlandaj restadoj, kaj eĉ eblo gajni monon, estas bonaj MOTIVOJ por lerni E-on. Jen - nun sola al ni konata - tia eblo. La FOTO-EKSPOZICION pri la laborbrigado de esperantistoj en la konata granda muzikfestivalo de Roskilde, Danlando, troviĝantan en nia universitato, ni nun transportis ankaŭ en la reton. Videblas en ĝi faritaj de ni fotoj de kelkaj mondkonataj kaj ŝatataj muzikgrupoj, de ni laborantaj ktp. Ĝi estas reproduktita en 5 paĝoj de la retpaĝaro de nia E-rondo, en la retejo http://www.esperanto-reto.org.Jen la enirpaĝo de la ekspozicio....

Legi pli...

RITE-hejmtaskoj kaj aliaj filmoj spekteblas

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-25 16:11:20

  Ni informas vin ke aperis novaj eroj en pluraj sekcioj de la paĝaro. Kiel vi scias jam kun pli ol deko da studantoj funkcias RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net). La partoprenantoj diligente laboras, studas la diversajn lecionojn, sukcese ekzameniĝas kaj sendas siajn unuajn hejmtaskojn. Kelkajn el tiuj ni publikigas en la dosierujo kaj filmejo por via komentado kaj riĉiĝo. La unua studento, kiu prezentiĝas ties kun siaj laboraĵoj estas Thomas Larger el Francio...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.