Novaĵoj
Forpasis Maŭro La Torre
Kategorio: Movado; Dato: 2010-03-31 14:41:36
La 25an de marto, malfruvespere, pro nekuracebla malsano mortis en roma malsanulejo Mauro La Torre, eksa prezidanto de ILEI, akademiano, konata esperantologo kaj aktivulo en instruaj medioj. La novaĵo ankoraŭ peze plenigas nian koron, paralizas manon kaj cerbon listigi la faritaĵojn kaj meritojn, verki oficialan nekrologon. Nun estas la temp' por plori, memori, kondolenci. Ni al ni ĉiuj kaj al lia kara familio, karaj edzino kaj filino Laŭra, 15-jara denaska esperantistino.
27a de marto 2010 - Mesaĝo de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti el Romo
Mi...
Edukado.net daŭre bezonas vian financan subtenon
Kategorio: Edukado; Dato: 2009-11-19 18:16:11
Estimataj membroj de edukado.net, subtenantoj de la paĝaro
Post la alveno de ĉiuj jarfinaj konteltiroj, ni fine sukcesis kunmeti la financan raporton pri la monkolekta kampanjo, kiun edukado.net lanĉis la 22an de majo 2009, kun la celo ebligi la rekonstruon de la endanĝerigita paĝaro. Kiel ni plurfoje raportis en komunikleteroj kaj daŭre publikigis sur la paĝaro, la kampanjo montriĝis tre sukcesa. Tiom, ke laŭ la promesitaj sumoj foje ni eĉ sentis nin atingintaj la celsumon. Tiu nun, post la kontrolo de la konteltiroj pri la vere ĝiritaj monsumoj, estas ankoraŭ «...