Novaĵoj

Brazilo en la unua loko - raporto pri la KER-ekzameno

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-16 14:38:28

La 11an de oktobro posttagmeze: enkadre de malgranda esperantaranĝo, en la fora lando Brazilo, okazis granda programero al kiu aliĝis triono de la partoprenantoj. Temis nek pri distra ero nek pri prelego. La kandidatoj de la speciala programero pasigis du, tri kaj kvar horojn, en aparta ĉambro, ŝvitante super la KER-ekzamenoj de UEA. Laŭ la ekzameninto Ivan Edit Colling, el la sudbrazila urbo Kuritibo kaj mem KER-diplomigita kaj 32 kongresanoj ĉeestis la skriban parton de tiuj novtipaj internaciaj ekzamenoj: 11 (nivelo B1), 10 (nivelo B2) kaj 11 (nivelo C1). Ivan kaj lia edzino...

Legi pli...

Atako en Libera Folio kontraŭ edukado.net

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-13 16:15:36

La 13an de oktobro Libera Folio aperigis artikolon pri la lanĉo de nia paĝaro. Sub la artikolo estas eblo komenti la intervjuon kaj la paĝaron. Tiun ĉi eblon eluzis en A.K. jam en sia konata stilo senvalorigas la paĝaron, ties utilon kaj laboron. Se vi havas kontraŭan opinion, eble valorus esprimi tion tie, rekte aŭ en nia Forumo . Jen ligo al la teksto: Donacantoj savis instruistan retpaĝaron . Tamen la plej grava kontraŭargumento estus, se ĉiu membro registrus sian kurson, markus sin...

Legi pli...

Pola Radio pri la lanĉo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-12 11:39:09

En la elsendo de la 11an de oktobro Pola Radio diskonigis longan intervjuon kun Katalin Kováts pri la rekonstruo kaj kostoj de la nova retejo, pri la spertoj de la unua semajno, plie pri la plej gravaj novaĵoj kaj sekcioj de edukado.net. El la respondoj de Katalin, donitaj al la scivolaj demandoj de Barbara Pietrzak, vi povas ekscii plurajn aferojn pri tiu historie grava momento en al vivo de la nova retejo. La sonmaterialon (kun la permeso de la Esperanto-redakcio de Pola Radio) ni lokis en la Dosierujon ,...

Legi pli...

Du novaj komprenekzercoj kunlabore kun Radio Verda!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-11 16:58:16

Pluraj membroj skribis al ni kaj demandis kiam ni daŭrigas la publikigon de eroj de Monda Mozaiko. Bedaŭrinde tion ni ne povis nun entrepreni, ĉar mankis tempo, energio kaj teknikaĵoj por bona, interesa rezulto. Tamen ni trovis eble kontentigan solvon. En la lastaj monatoj nia redaktoro kunlaboras kun la teamo de Radio Verda per pretigado de komprenekzercoj surbaze de iliaj radielsendoj. Ni elektas unu-du novaĵojn de la programo kaj laŭeble pretigas por ĝi kontrolekzercojn. La maniero trejni la orelojn helpe de freŝaj novaĵoj certe bone efikos kaj...

Legi pli...

En la unua semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-10 13:39:55

Mi deziras informi vin pri la plej lastaj okazaĵoj en la retejo. La malfermo tre bone sukcesis, pri ĝi eblas spekti filmeton en nia Ipernity-paĝo . Jam aliĝis kaj realiĝis pli ol 80 personoj. Markis sin sur la mondmapo 160 membroj. Aldoniĝis en la Kursejo 29 movadaj kursoj, 18 lernejaj kursoj, 22 kursgvidantoj. Mi mem aldonis plurdekon da artikoloj en la Dosierujo. Tiun laboron mi daŭrigos, atendas plia cento da materialoj por aldono. ...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.