Novaĵoj

Tre sukcesaj someraj sesioj en la KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-08-07 04:47:43

Dum julio 2010 en tri diversaj landoj (Slovakio, Usono kaj Kubo) okazis du ekzamensesioj kun entute 84 kandidatoj. La aranĝoj SES (Somera Esperanto-Studado) en Piešťany (Slovakio), renkontiĝo de lernu!-anoj kaj NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) en la universitato de San-Diego (Usono) gastigis la 12an sesion de la nova ekzamensistemo. Danke al la zorga kaj aktiva antaŭpreparo kaj la multnombra partoprenantaro de la eŭropunia Grundtvig-projekto, dum la ĝemelsesio la ekzamenojn trapasis entute 48 personoj el 13 landoj , je unu pli ol en la...

Legi pli...

Riĉa programo dum 4 semajnoj en kastelo Greziljono

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-26 14:22:07

La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo de la 17a de julio ĝis la 14a de aŭgusto 2010. Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo), partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (60 €) aŭ ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (30 €). Elektu vian propran formulon. Por ĉiu semajno afiŝatas unue la 1a, 2a, 3a niveloj de la Esperanto-kursoj kaj sekve la aliaj aktivaĵoj. Ĝeneralajn informojn pri la taga horaro legu en la rubriko Disvolviĝo de restado. Jen la detala programo .

Legi pli...

Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado en brazilaj lernejoj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-11 14:45:07

Post la amasa reago de esperantistoj kun subteno al la aprobo de la leĝoprojekto por instigo al la instruado de Esperanto en brazilaj mezlernejoj, la federacia deputito sinjorino Andreia Zito (el la ŝtato Rio de Janeiro, partio PSDB) denove prezentis hodiaŭ sian favoran raporton. Antaŭ pluraj semajnoj, ŝi ial reprenis sian raporton (ankaŭ favoran) en la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la Brazila Deputita Ĉambro. Ĉu diferenco inter la versioj? Jes. Aldoniĝis al la mezo de ŝia raporto tri alineoj, kies esenco estas: ...

Legi pli...

Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-10 10:05:04

En 2010 denove okazos unu-jara kurso pri instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI. La aliĝlimo estas aŭgusto 10 , la studjaro komenciĝos je la 16a septembro per unu-semajna ĉeesta kurso. La kurso bezonas minimume dek kursanojn por ekfunkcii. Konfirmo pri kurs-okazigo estos dissendita kiel eble plej frue (do frua sinanoncado estas aprezata!); plej malfrue tio okazos en la 11a de aŭgusto. Plenaj informoj pri la kurso troviĝos en nia hejmpaĝo kaj estos dissendita tra niaj listoj. Eblas viziti ankaŭ...

Legi pli...

Heidi en Indonezio: Aĉeteblas la subten-filmo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-10 09:51:21

Ni jam plurfoje informis vin pri la instruvojaĝo de Heidi Goes en Indonezio. Nun pretiĝis kaj mendeblas la filmo per kies aĉeto vi povas subteni ŝian indonezian agadon kaj ebligi al indonezianoj lerni Esperanton kaj superi la novtipajn KER-ekzamenojn en oktobro 2010. Heidi Goes en novembro 2009 pasigis 18 tagojn en Indonezio, dum kiuj ŝi faris esplorlaboron pri la tiea movado kaj gvidis dekon da kursoj en pluraj urboj al preskaŭ 500 lernantoj. En la intervjufilmo, Katalin, kiu flanke de edukado.net helpis prepari la metodikan parton de la instruvojaĝo, parolas kun Heidi...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.