Novaĵoj

Filmo: Stefan MacGill - Kiel instrui la VERBOjn?

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-10 09:40:19

Ni informas vin ke ni finpretigis filmeton en kiu Stefan MacGill klarigas kiel utilas instrui la verbojn, por ke la uzo de akuzativo ne estu problemo por la lernantoj. Por plie enprofundiĝi en la temon ni konsilas legi la artikolon Verboj en Esperanto (Manlibro pri instruado de Esperanto, p. 111-112) verkita de Stefan MacGill. La filmo estos parto de la metodika instrumaterialo en la reta trejnkurso ( RITE ). La materialo spekteblas en nia Ipernity-filmejo .

Legi pli...

InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj Vol 1, No 1 (2010)

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-06 16:52:12

La projekto InKoj (Interlingvistikaj Kajeroj) celas plenumi la bezonon de stud- kaj diskut-loko, je universitata nivelo, pri la temoj rilatantaj la planitajn lingvojn kaj la lingvojn artefaritajn, kaj el la vidpunkto de la logikaj kaj lingvaj analizoj pri la strukturo morfosintaksa kaj leksik-genera (leksik-estiga), kaj el la vidpunkto de la historio de la ideoj, de la epistemologiaj kaj ontologiaj konceptadoj sur kiuj baziĝas tiuj lingvoj. Temas pri studkampo precipe filozofia, ĉar ĝi postulas, por sia plenumo, la diskuton de problemoj pri kategoria taksonomio, pri formala logiko, mistikaj kaj religiaj inspiroj, utopiaj projektoj politikaj kaj...

Legi pli...

Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-03 20:41:20

Verŝajne unu el la plej grandskalaj projektoj de la retejo estos la reta instruista trejnkurso, kiun ni (pro teknikaj kialoj) lanĉos nur en  aprilo 2011 . Ĝi ne celas anstataŭi la jam funkciantajn kelkajn trejnkursojn (kia ekz. okazas en Poznan), sed volas plivastigi la trejnigeblojn al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn. Ni forte pensas pri ne-eŭropanoj, sed ne nur pri ili. La celo de edukako.net lanĉi distancan trejnadon tute kongruis kun la tiudirektaj planoj de ILEI, tial kunigante niajn...

Legi pli...

Triaaĝuloj kun juna elano

Kategorio: Movado; Dato: 2010-05-31 19:55:11

En la kadro de la Partnera Projekto „Lernado dum la tuta vivo” de Grundtvig-programo 2009-2011 (subtenata de la Eŭropa Unio kaj organizita de PEA , E@I kaj ICH kun la partopreno de www.edukado.net kaj ILEI ), Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan intensan programon inter la 22a kaj 29a de majo 2010 por entute 28 polaj kaj slovakaj partoprenantoj de la projekto. La programo okazis en sudpollanda Rytro , apuda vilaĝo de Nowy Sącz, el kiu urbo devenis triono de...

Legi pli...

Aperis la dua volumo de la brazila lernolibro

Kategorio: Movado; Dato: 2010-05-02 19:28:26

Fine de aprilo 2010 a la bona novaĵo pri la eldono de la dua, definitiva volumo de la lernilo Esperanto por lernejaj klasoj 2. , verkita de Josia BARBOZA. La kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj (volumo 1 kaj 2) kun ekzercaroj kaj sonKD-oj. Krome, la instruisto havas por ambaŭ niveloj gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj. La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tio donas al la lecionoj certan viglecon, havas efikon...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.