Kotizoj

Ekzamenkotizoj validaj ekde la jaro 2023

La prezoj koncernas kaj ĉeestajn (paperajn) kaj retajn ekzamenojn.

 

UEA ĉiam sendas fakturon post la aliĝoj al ekzameno. Neniam pagu antaŭ ol ricevi ĝin

1. Baza prezlisto valida por la loĝantoj de la landoj:

Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Italio, Israelo, Japanio, Kanado, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Korea Respubliko, Svedio, Svislando kaj Usono

2. A-tarifo valida por la loĝantoj de la sekvaj landoj:

Ĉeĥio, Ĉilio, Ĉinio, Estonio, Hungario, Greklando, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Portugalio, Rumanio, RusioSingapuro, Slovakio, Slovenio, Tajvan, Urugvajo.

3. B-tarifo: valida por la loĝantoj de la sekvaj landoj: 

Brazilo, Bulgario, Burundo, Indonezio, Kubo, Maroko, Meksiko, Mongolio, Serbio, Sud-Afriko, Togo, Vjetnamio kaj ĉiuj supre ne listigitaj landoj.

ATESTILOJ

Post la ekzameno ĉiu ricevas elŝuteblan PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj. 

Se vi volas ankaŭ libroforman, presitan atestilon, vi devos tion aparte mendi kaj pagi.

Atestiloj, menditaj tuj kune kun la ekzameno kostas po 8 eŭrojn. La dua tabelo inkludas jam tiujn kostojn.

Se oni mendas atestilon post la trapaso de la ekzameno, tiu kostos 10 eŭrojn.

En ambaŭ okazoj aldonendas ankaŭ perpoŝtaj sendokostoj, sed ni helpas organizi ankaŭ personan transdonon al la kandidatoj aŭ ties reprezentantoj dum kongresoj aŭ aliaj aranĝoj. 

Kotiztabeloj por ekzamenoj SEN kaj KUN paperforma atestilo. La sumoj estas en eŭroj. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La ekzamenkostoj pagendas en eŭroj aŭ en la valuto de la lando, kie la sesio okazas, kaj en tiu kazo laŭ la oficiala taga bankokurzo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.