Novaĵoj

Lernu Esperanton kun EuroTalk elire el 128 lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-13 12:49:09

Ni informas vin kun granda ĝojo kaj fiero, ke la 13an de julio 2015, hodiaŭ ĉe AppStore aperis nova lingvokurso de Esperanto. Ĝi estas produkto de la brita entrepreno EuroTalk , kiu kunlabore kun edukado.net pretigis Esperanto-version de sia kurso por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (iPad). La programo uTalk jam funkciis por 120 lingvoj. Hodiaŭ aldoniĝis 8 novaj, inter ili ankaŭ Esperanto. Nun nian lingvon vidas en la elektolisto miliono da uzantoj de la programo, kaj la internacia lingvo...

Legi pli...

Kunportu pinĉilojn al Lillo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-12 12:32:35

Por helpi la praktikadon de la lingvo, precipe ĉe komencantoj ni planis denove organizi PINĈILUMADO-n dum la kongreso en Lillo.   Por tio necesas ruĝaj kaj verdaj vestaĵpinĉiloj. Mi nun eksciis, ke la menditaj 600 pinĉiloj ne estos liverataj, do ni bezonas vian helpon. Ĉu vi povas kunporti verdajn kaj ruĝajn pinĉilojn al Lillo kaj transdoni ilin al ni dum la Movada Foiro ĉe la tablo de edukado.net? Bonvolu skribi al ni mesaĝe, se vi portos pli ol 10 pinĉilojn .   Se vi ne scias...

Legi pli...

Ni serĉas helpantojn por la kongresa semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-05 20:22:19

Edukado.net serĉas helpantojn por la kongresa semajno. La tasko estus dum kelkaj horoj (de mardo posttagmezo ĝis sabato) promenadi en la kongresejo aŭ sidi ĉe budo vestita en speciala T-ĉemizo kaj helpi al la kongresanoj per disdonado de flugfolioj per klarigo pri la uzo de la Pinĉiloj membriĝi ĉe edukado.net aliĝi rete al la KER-ekzamenoj aŭ/kaj deĵorante ĉe la pordoj dum la KER-ekzameno  per informado al la kongresanoj pri...

Legi pli...

Stafeto de la premio en la junia RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-01 05:25:59

En la junia ludo la unuan lokon atingis denove  Nicole Else  el Aŭstralio.  Gratulojn, Nicolee. Ŝia donaco - pro tio, ke Nicole jam estis premiita en majo - devis transiri al la sekva plej sukcesa, sed ĝis nun neniam premiita ludinto. Tiu estis goulo , kiu pludonacis sian eblon. Tiel ni proponas elekti donacon al Kocxjo . Ni atendas la informojn pri lia elekto. ...

Legi pli...

Alskribiĝu por rete spekti la malfermon de UK en Lillo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-06-29 14:52:47

1 ... 65 66 67 68 69 70 71 72 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.