Novaĵoj
HURA, ni sukcesis fari novan paŝon antaŭen!
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-22 17:46:23
Mi kun granda ĝojo komunikas la vi, ke ni sukcesis.
La Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj (filio de la Konsilio de Eŭropo) akceptis plian dokumenton de ni, kaj ĵus sendis al mi la Esperanto-version de la ĉi-jara kampanjo-broŝuro, kies tekston antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al ili. Morgaŭ ĝi aperos inter la aliaj lingvoj, dekstre, sube, sur ilia ĉefpaĝo http://edl.ecml.at /.
(Vi jam nun povas elŝuti ilin klakante al la du bildoj dekstre.)
Mi esperas, ke...
Aliĝu al la skajpaj lingvolecionoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-16 18:45:43
Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj edukado.net organizas skajpajn prelegojn la 26an de septembro, sabaton kaj la 28an, lundon. Danke al la konferenca programo de skajpo ni ligas la diversajn prelegantojn kune kun la aŭskultantoj. Estas ĉ. 10 personoj (aŭ ligoj) kiuj povas sekvi la programon. Necesas ke la partoprenantoj havu skajpkonton, bonan retkonekton kaj...
Per memtestado vi povas helpi en grava lingvopolitika agado
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-10 15:43:36
Bone progresas nia agado ĉe la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj - instituto kunlaboranta rekte kun la Konsilio de Eŭropo. Ili organizas jam de 10 jaroj la Eŭropan Tagon de Lingvoj al kiu kampanjo ni ankaŭ ĉi-jare aliĝis. Danke al diversaj alvokoj de edukado.net jam pli ol 20 Esperanto-programoj estas listigitaj en la eventokalendaro, kiu nombro superas la 10 procentojn de la tuta listo. Ĉar ni ĉiuj enmetas la vorton ESPERANTO en la programtitolojn, ne eblas ne rimarki nian ĉeeston. ...
27a Eŭropa rendevuo en Norda Francio
Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-06 20:12:40
La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino:
de sabato la 14-a ĝis dimanĉo la 15-a de novembro.
Estos diversgradaj Esperanto-staĝoj kaj distraĵoj en amika etoso.
Inter aliaj Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, gvidos lingvan kurson.
La Eŭropa Rendevuo de Stella estas la plej grava Esperanto-aranĝo en norda Francio!
Aliĝu...
Raporto pri la tria skajpa RITE-konsultiĝo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-05 23:50:55
La 5an de septembro okazis sukcesa skajpa konsultiĝo de la RITE-kursanoj. La temo, precipe aktuala komence de la studjaro, estis " Kiel lanĉi universitatajn Esperanto-kursojn ?". Inter la RITE-kursanoj ni havis plurajn, kiuj instruas aŭ instruis en universitato, do, ne mankis spertoj.
La konsultiĝon partoprenis Adrian el Argentino, Gilda el Meksiko, Leandro el Brazilo, Monika el Svislando, Patrick el Italio, Ĵeromo, Philippe, Christoph kaj Marion el Francio kaj Liĉjo el Usono. Katalin Kovats, helpe de konferenca funkcio de skajpo, el Nederlando kunordigis la preskaŭ duhoran kunvenon. La programo komenciĝis per mallongaj sinprezentoj...