Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Ĝeneralaj informoj
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion
Mesaĝe sendita komento de la aŭtoro:
"Aksiologio kaj sintakso en la klasifikado de la morfemoj en la ĉina kaj en Esperanto” estas parto de magistriga laboro (abituro + 4), kaj “Surbendigo kaj analizo de esperantlingva tekstospecimeno” parto de “DEUG” (abituro + 2), kiun mi tamen faris je nivelo de franca “Licence” (abituro + 3), do en 1975, en la studunuo pri akirado de parolkapablo fare de etaj infanoj. Fakte mi rajtis aliĝi al tiu ĉi tria jaro pri lingvistiko (sen iu ajn antaŭa studado de tiu ĉi fako: post abituro mi studis unue matematikon) kun la kondiĉo, ke en tiu ĉi tria jaro mi finu plurajn tiajn laborojn je nivelo normale de DEUG. Mi surbendigis la filinon de Jean Thierry, kiam ŝi estis ĉirkaŭ 3-jara, kaj parolis hejme nur Esperanton, kaj analizis tion. Nuntempe la gefiloj de Jean Thierry tute ne plu uzas Esperanton kvankam ĝi estis ilia unua denaska lingvo."