Ĝeneralaj informoj
Nacilingva titolo: | Of Revolutionaries and Geeks: Mediation, Space and Time among Esperanto Speakers |
Resumo: | Surbaze de longdaŭra etnografia kampolaboro inter Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj –plejparte, sed ne nur, en Parizo – mia disertacio demandas: kiel povas la Esperanto-komunumo kaj movado praktike ekzisti, se Esperanto-parolantoj estas ĉie en la mondo kaj, kelkfoje, ne kunhavas multajn komunajn interesojn krom la lingvo, kiun ili parolas?
Kreita en la fino de la deknaŭa jarcento kaj historie subtenata kaj de intelektuloj kaj de maldekstraj aktivuloj ekde ĝia kreado, Esperanto nuntempe ankaŭ interesigas junulojn per sia interreta uzo. Iĝante pli ol lingvo, Esperanto kreigis ampleksan kaj geografie dispelitan parolkomunumon, lingvon-bazitan socian movadon, kaj diversajn kosmopolitajn principojn kaj specojn de sociumado ligitajn al ĉi tiu lingvo.
Mi celas kontribui al debatoj pri kosmopolitismo, tutmondiĝo, internacia komunikado, internacia cirkulado kaj vojaĝado kaj esperoj pri estonteco, samkiel pri politika, interreta kaj lingva aktivismo, per analizo de perspektivoj de Esperantoparolantoj kaj esperantistoj. Emfazante la kontrastajn ideojn, kiuj asertas Esperanton kiel 'afero de la pasinteco' kaj 'la lingvo de la estonteco', mi studas la manierojn, kiujn la lingvo estas uzata nuntempe, pere de ĉiutagaj praktikoj, kiel peranto inter homoj de malsamaj naciecoj kaj lingvaj fonoj. Francio, ĉefe Parizo, estas loko kie miaj esplordemandoj koincidas kun naciaj debatoj pri politiko kaj lingvoj. Tio kreas fruktodonan medion por analizi kiel Esperanto estas ofte rigardata pere de engaĝiĝoj kun tradiciaj sociaj movadoj kaj politikaj agadkaŭzoj (kiel komunismo, anarkiismo kaj pacismo) aŭ, alimaniere, kiel intelekta ludo kaj ilo por konstrui sociumecajn retojn kiuj transiras la limojn de la franca teritorio. El ĉi tiuj diskutoj, mia ĉefa argumento estas, ke la efemera naturo de la materialiĝoj de la Esperanto-komunumo estas tiu kiu igas engaĝiĝojn kun ĉi tiu lingvo aparte allogan kaj produktivan por siaj parolantoj kaj subtenantoj. |
Aŭtoro: | FIANS, Guilherme |
Lingvo(j): |
angla |
Traduko de la titolo: | Pri Revoluciuloj kaj Teknologiemuloj: Perado, Spaco kaj Tempo inter Esperanto-Parolantoj |
Klasifiko: |
Esperantologio Historio de Esperanto-Movado Interlingvistiko Internacia lingvo kaj socipolitiko |
Jaro: | 2019 |
Amplekso: | 261 paĝoj |
Prezento-loko: |
Tipo | universitato |
Nomo | Universitato de Manchester |
Sekcio | Socia Antropologio |
Lando | Britujo |
Adreso | Department of Social Anthropology, University of Manchester
Arthur Lewis Building, Second Floor
Oxford Road
M13 9PL - Manchester - United Kingdom |
Retejo | ligilo |
|
Tem-gvidanto(j): | Profesoro Stef Jansen |
Precizigo: | doktora, PhD |
Loko de publikigo: | La verko aperis kiel doktoriĝa disertaĵo ĉe la Universitato de Manĉestro, Britujo, en 2019. En 2021, aperis komplete reviziita kaj ampleksita versio de ĝi kiel libro, publikigita de la eldonejo Palgrave Macmillan. |
Kontakteblo kun la verkinto: | La verkinto nuntempe laboras en la Universitato de St Andrews (Skotlando) kaj atingeblas per la jena adreso:
School of History, University of St Andrews
St Katharine’s Lodge
The Scores
St Andrews
KY16 9BA
La retadreso de la verkinto estas: gmf7@st-andrews.ac.uk |
Fonto de la informo: | https://www.research.manchester.ac.uk/portal/en/theses/of-revolutionaries-and-geeks-mediation-space-and-time-among-esperanto-speakers(26f31a96-9ab5-47a6-9aa6-b87bf449952f).html |
Ŝlosilvortoj: | Universalismo, Naciismo, Internaciismo, Perado, Kosmopolitismo, Politika agado, Lingvaj Movadoj, Sociaj Movadoj, Maldekstra Politiko, Antaŭfigura Politika Agado, Internacia Komunikado, Planlingvoj, Esperantologio, Interlingvistiko, Francio, Parizo, Dekunua Jarcento, Komunikteknologioj, Interreto, Generacioj |
Kreodato: | 2022-09-28 08:25:07 |
Lasta redakto: | 2022-09-28 08:34:30 |
Aldoninto: | Guilherme Fians |
Montroj: | 4906 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 12; Viaj elŝutoj: 0
(Diplomlaboraĵo)
Of Revolutionaries and Geeks: Mediation, Space and Time among Esperanto Speakers
Elŝutoj sume: 12
Kreodato: 2022-09-28 08:35:28
|
|
|