Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Kiom lingvo efikas sur la mondo? La utopioj kaj la politika programo de Esperanto laŭ brazilaj esperantistoj
Resumo:Tiu disertaĵo celas kompreni larĝasence la Esperantan fenomenon en Brazilo laŭ la vidpunkto de ties filozofia bazo kaj lingvo-politika programo. La ĉefa esplor-demando estas, ĉu Brazilanoj vere lernas Esperanton kaj flegas tiun lingvon aparte pro tio, ke ĝi signifas apartan idealon por la mondo, kiu estas iusence, utopia, kaj ligita al la idearo historie ligita al Esperanto, kaj ĉu esperantistoj kaj ne-esperantistoj el Brazilo distingiĝas pri la subteno al tiuj ideoj. Por respondi la demandojn, mi devis: a. komprenigi, el kio fontas tiu utopia ideo ligita al Esperanto – pro tio, mi skizis diskuton pri la filozofia kaj historia bazo de Esperanto vidalvide la evoluon de la movado; b. ellabori soci-esploran instrumenton por enketi ĉe la brazila esperantistaro pri la filozofiaj ideoj ligitaj al Esperanto, kaj establi paralelon kun brazilaj ne-esperantistoj. La rezulto sugestas ke, dum esperantistoj kaj ne-esperantistoj subtenas la ideojn ligitajn al Esperanto – aparte tiuj kiuj aperas en la Manifesto de Prago – brazilaj esperantistoj pli forte identiĝas kun kelkaj el tiuj ideoj, kvankam malforte apogas la ideon pri lingvo-diverseco, kompare kun universitataj ne-esperantistoj.
Aŭtoro:FORTES, Fabio
Lingvo(j): Esperanto
Traduko de la titolo:Kiom lingvo efikas sur la mondo? La utopioj kaj la politika programo de Esperanto laŭ brazilaj esperantistoj
Klasifiko: Interlingvistiko
Jaro:2024
Amplekso:100 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversitato Adam Mickiewicz
SekcioEtnolingvistika Fakultado
LandoPollando
AdresoPoznano
Tem-gvidanto(j):Dr-o Mark Fettes
Precizigo:postdiploma (sentitola)
Kreodato:2025-01-12 18:09:23
Lasta redakto:2025-01-13 11:03:14
Aldoninto:Fabio Fortes
Montroj:88
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 12; Viaj elŝutoj: 0

(Diplomlaboraĵo) Kiom lingvo efikas sur la mondo? La utopioj kaj la politika programo de Esperanto laŭ brazilaj esper  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 12
Kreodato: 2025-01-12 18:14:34

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.