Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Zamenhof kaj Unesko
Subtitolo:kaj alia prelego "Memore al la Unesko-Rezolucio 1954 favore al Esperanto"
Verkinto(j): Mogens Rude Andersen
Kategorio:Prelegoj
Priskribo:enkondukaj vortoj al
Doktoro Zamenhof kaj Unesko
parolado de Mogens Rude Andersen la 15-an de decembro 2004 en la Pola Ambasadejo en Kopenhago

1954 – 10 Decembro – 2004
50-jara Datreveno de la Montevidea Rezolucio favore al Esperanto


jen la titolo de prelego, kiun Mogens Rude Andersen havis la plezuron prezenti en la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo lige al la ora jubileo de la konata rezoluzio de Unesko. Origine nur unu vespero estis rezervita por tiu grava evento, sed dum sia tutjara preparlaboro li trovis tiom da interesa materialo, ke montriĝis necese havi du vesperojn por prezenti la aferon digne. Parto de la kolektita materialo estis montrita per malgranda ekspozicio (*).
Laŭ la iniciato de la Esperanto-Kulturgrupo kaj kunlabore kun la ceteraj Kopenhagaj Esperanto-societoj kaj Dana Esperanto-Asocio la 15-an de decembro 2004 krome okazis en la Pola Ambasadejo en Kopenhago solena festaranĝo sub la titolo:

Zamenhof kaj Unesko
Omaĝe al D-ro L. L. Zamenhof

kaj
Memore al la Unesko-Rezolucio 1954 favore al Esperanto.

Okaze de la 60-jara datreveno de la Montevidea Rezolucio edukado.net ricevis la permeson publikigi la festparoladon, kiun Mogens Rude Andersen eldiris antaŭ 10 jaroj en la Pola Ambasadejo en Kopenhago. Ĝi estu ’apetitigaĵo’ por lia plena Unesko-manuskripto, kiun ni espereble baldaŭ povos disponigi al la membroj.

La paroladon mem kun akompana kleriga filmo vi povas aŭdi kaj spekti en nia FILMEJO.


(*) Tiu materialo eniris la ekspozicion Esperanto en Danlando, kiun Mogens Rude Andersen aranĝis okaze de la 100-jara jubileo de Dana Esperanto-Asocio en 2008, ’vizitebla’ per la samtitola filmo, kiun faris Alexandre Kogan (edukado.net – sekcio: Liberaj Studoj).
Eldonloko:edukado.net
Eldonjaro:2014
Kreodato:2014-10-30 19:38:48
Lasta redakto:2014-12-10 00:35:35
Montroj:18099
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 71; Viaj elŝutoj: 0

Zamenhof kaj Unesko  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 71
Kreodato: 2014-12-10 00:10:24

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Forigita uzanto je 2014-12-10 11:15:40   

Dankon pro la konigo de tiu ĉi ege valora filmo kaj teksto. Mi gratulas al la aŭtoroj de la teksto, al la preparinto(j) de la filmo.
La tuto estas tre-tre elstara dokumento pri omaĝo al la 60a datreveno de la Montevidea agnosko de nia lingvo Esperanto
kaj la laboro de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof.
Anjo Amika

2.
Vojacek je 2014-12-10 09:03:19   

Dankon por prezento de ĉi tiu grava evento. Sed se la laboro por Esperanto ne daŭrigus, ĝia graveco iom post iom perdus sian signifon. La lasta sukceso estas rekono de Esperanto kiel nemateria havaĵo de Pollando.

1.
autuno je 2014-12-10 04:17:16   

Mi ĵus spektis kun granda intereso, emocio la paroladon de Rude Mogens Andersen. Dankon al la aŭtoro kaj al edukado.net pro tiu tre oportuna iniciato.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.