Filmejo

Al la komenco

Titolo:Fonetika leciono: prononcado de "d" por iberianoj, hispanlingvanoj
Temo:fonetiko, prononcado
Kategorio:klerigo, lingvistiko
Aŭtoro(j): Suso Moinhos
Rolanto(j): Suso Moinhos
Priskribo:Praktika leciono pri prononcado de la litero "d" por iberianoj kaj parolantoj de la hispana en Ameriko.
Suso evitis uzi fakvortojn por atingi pli vastan publikon kaj por fokusiĝi sur efektivan praktikon.
Jen la vortolisto:
diru
bildo
bindo
onidiro
rado
idilio
vid-al-vide
duno
la duno
kordo
ardo
adoradi
aŭdadi
saŭdado

Dankon Suso pro via dua filmo. (La unua estas ĉi tie.)
Kreodato:2014-05-01 10:04:34
Lasta redakto:2014-09-03 12:29:58
Montroj:15966
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
juandiegoazbau je 2018-01-19 23:11:32    

Dankon pro la klarigoj! Ni en kelkaj partoj de Andaluzio, tiu "d" inter vokaloj estas prononcata kiel preskaŭ [θ], certe pli malforta, tiel ke la dentoj tuŝas la langon kaj iomete premas ĝin

2.
lawenda je 2017-11-11 10:45:56    

Jes, grave kapti atenton de aŭskultanto/lernanto! Kaj kiel bongusta instigo... :-) Kaj certe estos efika por bone memori pri elparolo de tiu 'd'. Ĉu vi havas pli da tiel interesaj eksplikoj? Mi volonte trarigardus.
Amike salutas
Krystyna

1.
Sylvain je 2014-05-01 10:54:10    

Mirinda maniero klarigi! Vi estas la unua kiu sukcesas interesigi min pri la prononctekniko! Mi antaŭĝojas iaman renkontiĝon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.