Titolo: Elementa lernejo de Baiyangshu-Strato (CN)
Kategorio: Esperanto-centroj
Montroj: 4657
Priskibo: En oktobro 2014, S-ro WEI Yubin (Jado), estro de Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato, diskonigis en ĉinaj gazetoj kaj ĵurnaloj pozitivajn novaĵojn pri Esperanto en sia lernejo. Direktoro Jado enkondukis Esperanto-instruadon en sian elementan lernejon kaj Esperanto fariĝis tie deviga studobjekto por la lernantoj. Laboras sub lia gvido 6 junaj instruistoj de Esperanto, kaj ĉiuj el ili trapasis jam KER-ekzamenojn. Por festi la Zamenhof-tagon, la lernejo decidis okazigi "Esperanto-semajnon de Elementa lernejo de Baiyangshu-Strato" en la 15-a de decembro.