Fotoalbumoj

Foto: Afrikanoj en 1987, Varsovia UK

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Afrikanoj en 1987, Varsovia UK (1 el 59)
Albumo: Afriko
Montroj: 2546
Kategorio: Esperanto en Afriko
Priskribo:
1987, Varsovio, UK, UEA kaj aliaj instancoj kaj privatuloj venigis 13 afrikanojn. En tiu epoko afrikanoj sukcesis akiri vizon por eniri Eŭropon.... En februaro 2011 Mirejo estis en Dakaro kaj fotis la paperan foton montritan de Alphonse Diatta, kiu estis en Pollando en 1987.

Opinioj kaj komentoj (2)

1. Mireille je 2014-01-08 11:19:18

Dum la kvina Afrika Kongreso de Esperanto en Kotonuo, Benino, de la 29a de dec. 2013 ĝis la 4a de jan. 2014 kunsidis 3 el tiuj afrikanoj. Post longa diskuto ili starigis la liston de la personoj sur tiu ĉi foto.
De maldekstre dekstren:
Koffi GBEGLO, Togolando
Agbemadon MENSA, Togolando
Luc FEIDANGAI, Centra Afriko
Ambroise YASSI, Ebura Bordo
Jean-Marie MBOGE MBELE el Kamerunio
Alphonse DIATTA el Senegalo
MINANI el Burundo
Antoine KOUASSI KOUABLAN el Ebura Bordo

2. Mireille je 2014-01-08 11:21:52

Ĉeestis en la kvina AKE en Kotonuo:
Privas Tchikpe el Benino
Antoine Kouassi Kouablan el Ebura Bordo
Tomaso Serafino Wang el Kamerunio.

3 el la varsoviaj partoprenintoj mortis.

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.